Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

krad*o

Ĵargona nomo de la speciala signo # (vd dieso, funtsigno).

Angle: hash mark, pound sign, grid
Ruse: решётка

1996-02-29


kramp*o

Lib.: «Skriba kaj tipografia signo, montranta la komencon kaj finon de io intermetita en la frazo … rondaj (( )), angulaj (〈 〉), rektaj ([ ]) krampoj» [PIV1]; ankaŭ dekstra, ferma; simbola (FINO); kuniga krampo, kurba krampo = vinkulo.

Angle: bracket; parentheses
Pole: nawias
Ruse: скобка

1996-02-29


kramp·o·mal·volv·o

Anspataŭigo de enkrampigita esprimo per kombino de pli simplaj, kiuj havas malpi da krampoj; ekz-e en Baŝo disponeblas vinkul-malvolvo:

   bash$ echo a{d,c,b}e 
   ade ace abe

Kp malvolvo; senkrampa operaciskribo.

Noto. La esprimo «malfermi krampojn» estus dubsenca, ĉar tio povus signifi «komenci parentezon».

Angle: bracket expansion, brace expansion
Germane: Klammerauflösung, Klammernerweiterung
Ruse: раскрытие скобок

1998-08-21


kre*i (objekton) —

Apliki memorgenerilon (en Paskalo, la praproceduron kreu) aŭ konstruilon (ekz-e en C++).

Sinonimo: generi. Kp okupi, disponigi.

Angle: create, allocate
Ruse: отводить, создавать

1996-02-29


krement·i

Revalorizi variablon per adicio (alkrementi) aŭ subtraho (dekrementi) de konstanta grando (krementopaŝo). Vd nombrilo, memalkremento, memdekremento, antaŭkremento, postkremento.

Noto. PIV1 entenas nur «dekremento»n (kun sencoj fizikaj); retroderivado donas perfektan simetrion: alkrementi = angla increment; dekrementi = angla decrement (de = malal). Cetere, eblas diri kreskigi — malkreskigi, sed tio ne implicas konstantan paŝon.

1996-02-29


kresk·a ord·ig·o

Ordigo laŭ kreska ordo. Kp malkreska ordigo.

Angle: ascending sort
Germane: aufsteigendes Sortieren
Ruse: сортировка по возрастанию

1999-02-20


kresk·a ord·o

En listo, tia aranĝo de la elementoj ke la malpli grandaj antaŭas la pli grandajn; ekz-e (3, 5, 11, 99). Kp malkreska ordo.

Angle: ascending order
Ruse: расположение по возрастанию

1999-02-20


kristal*o, splito [Pfei] —

«Silicia splito», plato el duonkonduktanto (kutime, silicio), sur kiu estas fabrikitaj la logikaj elementoj de integra cirkvito. Kp blato, ĉipo.

Angle: chip
Ruse: кристалл

1996-02-29


krit·a risurc·o, monopola risurco —

En paralelado, risurco kiu neniam disponigeblas al pli ol unu procezo.

Noto. La vorton «krita» registras [SPIV].

Angle: critical resource
Ruse: критический ресурс

1996-02-29


krit·a sekci*o

En paralelado, programparto kies plenumon ne rajtas interrompi alia procezo (almenaŭ el tiuj, kiuj povas bezoni koncernan kritan risurcon).

Noto. La vorton «krita» registras [SPIV].

Angle: critical section
Germane: kritischer Abschnitt
Ruse: критический участок

1996-02-29


krit·a voj·o

En taskreto, la plej multekosta (kutime, la plej temporaba, sed iam oni konsideras ankaŭ aliajn risurcojn) vojo ekde la enirejo (la komenca evento) ĝis la elirejo (la fina evento).

Angle: critical path
Ruse: критический путь

1996-02-29


kroĉ·ferm·o

Vd ĉe lingvoiteracio.

Angle: concatenation closure, Kleene star

1996-02-29


kroĉ*o (ĉemeto, kunmeto, apudmeto, kunigo) —

Operacio kiu el du ĉenoj aŭ el du tekstodosieroj faras unu, tiel ke la signoj de la unua argumento formas la komencon, kaj la signoj de la dua, la finon de la rezulto.

Estas diversaj manieroj simboligi kroĉon de ĉenoj u kaj v, ekz-e uv, u+v (tiel en Ĝavo), u||v, u&v. Kroĉo estas asocia operacio, kaj la aro S* de ĉiuj signoĉenoj super signaro S estas libera monojdo, generita per kroĉo, kies neŭtra elemento estas la vakuo Λ:

Λ⋅u = u = u⋅Λ 

Kroĉo de du aroj da signoĉenoj, de formalaj lingvoj L kaj M, estas la aro de ĉiuj kroĉoj de iliaj anoj:

L⋅M = { v⋅w : (v∈L) ∧ (w∈M) } 

kiu mem estas formala lingvo. Sekve ankaŭ la klaso de tiaj formalaj lingvoj formas monojdon, kies neŭtra elemento estas la lingvo { Λ }.

Angle: (con)catenation
Germane: Verkettung
Ruse: сцепка, конкатенация

1996-02-29


krom·aĵ·o

Programa aŭ aparata varo, kiun oni povas uzi kun pli granda sistemo; vd kromkarto, kromprogramo.

Angle: plug-in
France: plugiciel, module d'extension, module externe, greffon
Ruse: вставка

1997-05-30


krom·diagonal·o

Mat.: Estu kvadrata matrico A havanta la ordon n kaj entjero 0≤k≤n−1; tiam la pozicioj

A[1,1+k], A[2,2+k], … A[n−k,n] 

estas la k-a supra kromdiagonalo, kaj la pozicioj

A[1+k,1], A[2+k,2], … A[n,n−k] 

estas la k-a suba kromdiagonalo.

Rim. Ĉe k=0 oni diras ĉefdiagonalo. Ne konfuzu kun kontraŭdiagonalo.

Angle: diagonal, off-diagonal; superdiagonal; subdiagonal

1998-08-16


krom·reĝim·o

En Emakso, ĉiu el pluraj kombineblaj reĝimoj, disponigantaj kromajn funkciojn al la kuranta ĉefreĝimo; ekz-e auto-fill-mode disponigas linifaldon konvenan, interalie, al la teksta ĉefreĝimo (text-mode).

Angle: minor mode
Pole: tryb podrzędny
Ruse: дополнительный режим

2005-07-30


krom·sub·disk·o

En Vindozo-2000, subdisko kreita en la spaco kiun la ĉefsubdiskoj lasis libera kaj kiun oni povas plu dispartigi en subdiskojn aŭ logikaj volumoj.

Angle: extended partition
Ruse: дополнительный раздел

2001-04-15


krom·efik·o

Ŝanĝo de la valoro de fakta parametro aŭ de malloka variablo dum plenumo de proceduroesprimo. Ekz-e en stokastogenerilo Simpla stokastogenerilo).

Angle: side-effect
Germane: Seiteneffekt, Nebenwirkung
Ruse: побочный эффект

1996-02-29


krom·indeks·o

La indekso entenanta la kromŝlosilojn (vd indekshava dosiero, ĉefindekso).

Angle: secondary index
Ruse: вторичный индекс; детальный индекс

1996-02-29


krom·kart·o

Cirkvitkarto enŝovebla en kaj konektebla per kartingo sur la ĉefkarto. Ekz-e sonkarto. Vd kromaĵo.

Angle: plug-in card
France: carte d'extension enfichable
Ruse: плата расширения

1997-11-27


krom·marĝen·o [Ĉapelilo], indento [Vat89] —

En teksto, ŝovo de linikomenco(j) dekstren (kompare kun la resto de la teksto), ekz-e por apartigi citaĵon. Programistoj ofte uzas krommarĝenojn por reliefigi la sintaksan strukturon de programo (la ingadon, vd programaranĝilo). Kp negativa krommarĝeno.

Angle: indent, indentation
France: indentation, décalage à droit
Germane: Einzug
Ruse: втяжка

1996-09-01


(1) krom·nomo [Jel], alinomo —

Mallonga signoĉeno (speco de nomo), per kiu oni indikas longan aŭ malfacilan komandon, uzanton de komputilreta poŝtejo, forumon ktp.

Angle: alias
France: pseudonyme, alias
Germane: Alias, Parallelbezeichnung
Ruse: псевдоним, кличка

1996-02-29

(2) krom·nomo

En la programlingvo C++, limigita speco de referencoj (solvaloriza). Ekz-e nn, lasta, linifinilo en

   int n;  int &nn = n; 
   double a[9];  double &last = a[8]; 
   const char &linifinilo = '\n';

Detaloj

Angle: reference
Ruse: ссылка

1999-02-20


krom·procesor·o

Aparta cirkvito en komputilo, kiu kapabligas la ĉefprocesoron plenumi kromajn funkciojn aŭ mem plenumas kroman laboron dum la ĉefprocesoro faras ion alian.

Angle: coprocessor
Ruse: сопроцессор

1996-02-29


krom·program·o

Programa kromaĵo, dosiero entenanta datumojn por etendi, ŝanĝi aŭ ebligi funkciadon de aplikaĵo. Ekz-e oni povas uzi kromprogramojn por kapabligi retumilon trakti specialan datumprezenton aŭ protokolon.

Kromprogramo kutime estas ĉiesaĵo, dependa je komputila platformo, kiun oni elŝutas por instali en sian lokan komputilon.

Kp apleto.

Angle: plug-in

1997-05-30


krom·ŝlos·il·o
  1. En indekshava dosiero, serĉa ŝlosilo kiu ne estas ĉefŝlosilo.
  2. Kampo de rikordo servanta por distingadi inter rikordoj kun identaj ĉefŝlosiloj.

Angle: secondary key
France: clé secondaire
Germane: Sekundärschlüssel
Ruse: вторичный ключ

1996-02-29


krom·tekst·o

Lib.: En libro, helpaj kaj konsultaj informoj, akompanantaj la ĉeftekston (piednotoj, antaŭteksto, postteksto).

Angle: subsidiaries
Ruse: аппарат книги

1996-12-28


kroz*il·o

Retoj: Foliumilo.

Noto. «Kroz-» estas radiko oficiala, tamen ĝia senco estas malsame komprenata en diversaj vortaroj kaj landoj.

1998-06-03


kruc·kontrol·o, reciproka kontrolo —

Solvado de problemo per du diversaj metodoj aŭ apliko de du kontrolmetodoj.

Angle: cross-check
France: contre-vérification
Ruse: двойная проверка

1996-02-29


Evi. kruc·referenc·ar·o

Indekso.

Noto. Por la anglalingvanoj cross-reference; signifas «interna referenco», t.e. referenco iranta tra [angle (a)cross] la libro sen eliri eksteren; kvankam PIV1-a, la esprimmaniero krucreferenco ŝajnas neinternacia kaj konfuziva — laŭ pli kutimaj Esperantaj signifoj de kruc- oni emus imagi «ambaŭsencumajn ligilojn» (laŭ la PIV1-a «transverse sin renkonti, formante krucon»).

1996-02-29


kruc·traduk·il·o

Gasttradukilo.

Noto. La metaforo «kructradukilo», kvankam tre internacia, estas ne trafa; krome, en Esperanto ĝia ideo (hibrida traduko) probable estas ne tre evidenta.

1996-02-29


krud·a datum·o

Datumo tia, kia ĝi trafas komputilon el la ekstera mondo: ne kontrolita, ne ordigita, ne antaŭtraktita (kp datumreduktado).

Angle: raw data
France: données brutes
Ruse: исходные данные, необработанные данные

1996-02-29


kuk·et·o, ĵetono —

Retoj: En TTT, datumpakaĵo kiun HTTP-servilo sendas al retumilo kaj reakiras de la retumilo ĉe ties postaj konektoj kun la servilo. Kuketo povas enteni ajnan informon kiun la servilo bezonas konservi inter la seancoj. Tipa apliko estas aŭtentokontrolo de registritaj uzantoj. Aliaj uzoj estas inventari la aĉetojn de la uzanto, «personigo» (variado) de la TTT-konektoj, nombrado de atingoj fare de la uzanto ktp.

Noto. La traduko per «ĵetono» estas sufiĉe bona por multaj protokoloj, sed en HTTP tiu ĵetono estas io plia ol kutime, kaj «kuketo» havas la avantaĝon de tuja rekoneblo.

Amuza estas la Irlanda traduko per vorto simila al «kukolaĵo»: kuketoj estas trudita aĵo, kiel la kukolaj ovoj; kaj «kukolo» sonas sufiĉe simile.

Angle: HTTP cookie
France: témoin, (le) cookie

1998-10-08


kulp·o·var·o

Speco de taŭgprovaĵo, kiu ripete instigas la uzulon pagi apelaciante al ties kulposento.

Angle: guiltware

1996-10-15


kun·aĵ·o [EKV], kunigaĵo —

Mat.: Arteoria operacio («arteoria sumo»), la aro de ĉiuj elementoj apartenantaj al almenaŭ unu el la argumentaj aroj. Simbole,

a∪b = { x: x∈a ∨ x∈b } 

Angle: union
Ruse: объединение

1996-02-29


kun·fand·i

Kunigi plurajn ordajn datumarojn tiel, ke la rezulto havu tian saman ordon. Ekz-e, en la unua presita eldono de nia Leksikono estis kunfanditaj la vortaroj Esperantlingva kaj angla.

Angle: merge, collate
France: fusion, interclassement
Germane: Verschmelzen, Mischen
Ruse: объединять, сливать

1996-02-29


kun·flu·a

Komputa metodo, procezo ktp kies rezulto dependas nur je la argumentaro kaj la komenca stato de la komputanto (aŭtomato, komputilo). Ekz-e, en unusenca gramatiko oni povas elekti diversajn ordojn por analizi donitan frazon (ĉu de maldekstre dekstren, ĉu de dekstre maldekstren ktp) — la derivarbo rezultos unu sama.

Pli speciale la termino «kunflua» estas uzata konekse kun la «Teoremo de ĈurĉoRosser»: se el lambdo-esprimo x per du diversaj manieroj estas deriveblaj esprimoj u kaj v, tiam ekzistas esprimo z, derivebla kaj el u, kaj el v. Alivorte, en derivado oni povas dise kaj sendepende transformi diversajn partojn de esprimo. Oni nomas «kunflua» ĉiun kalkulon por kiu validas tia aserto. Kp determinisma.

Angle: confluent
Germane: determiniert
Ruse: конфлюэнтный

1996-02-29


kun·kaj·ig·o

Derivregulo de propozicia kalkulo, ebliganta enkonduki kajon inter du pruveblajn propoziciojn (kp elkajigo):

   G ⊢ A; G ⊢ B 
   -------------- 
     G ⊢ A&B

Angle: &-introduction

1996-02-29


kun·nom·um·i

Nomumi kroman dosiernumeron kiel reprezentanton de jam malfermita dosiero; ekz-e por uzi antaŭdifinitan dosiernumeron, kia ĉefenigujo, por manipuli iun alian dosieron. En la operacioj oni rajtas uzi ajnan (ĉu la antaŭan, ĉu la kunnomumitan) dosiernumeron.

En Unikso kunnomumon realigas la funkcioj dup kaj dup2, en C++, CFile::Duplicate.

Kp alidirekti.

Angle: duplicate

1998-09-18


kun·program·o

Ĉiu el pluraj subprogramoj, plenumataj kiel aro da egalrajtaj procezoj. La stirfluo pasas de unu kunprogramo al alia, laŭ malimplicaj transirordonoj, kiujn povas enteni ĉiu kunprogramo. Ĉe tia transiro la forlasata kunprogramo ne pereas; en ĝi restas indiko pri la atingita programpunkto, de kiu pluiros ĝia plenumo kiam iu el ĝiaj partneroj indikos ĝin en sia transirordono. Vd kvazaŭparalelado.

Angle: coroutine
Germane: Mitprogramm, Koroutine
France: coprogramme, coroutine
Ruse: сопрограмма

1996-02-29


kun·rul·a·j procez·o·j

Pluraj procezoj ĉiu el kiuj havas sekvencan programon kaj interagas kun aliaj.

Angle: concurrent processes
Ruse: параллельные процессы

1996-02-29


kun·rul·o, plurtaskado —

Samtempa plenumo de pluraj sekvencaj programojprocezoj uzantaj komunajn risurcojn.

Oni povas distingi tri tipojn de kunrulaj sistemoj:

Kunrulo ofte estas tre rendimenta sed ĝi prezentas konsiderindajn problemojn, ekz-e la riskon de klinĉo.

Angle: concurrency
Germane: Nebenläufichkeit
Ruse: многозадачность

1996-02-29


kun·send·aĵ·o, aldono —

Retoj: En retpoŝto, datumaro (teksto, bildo, sono) sendata kun retletero por ke la ricevonto povu ĝin ekstrakti kaj uzi.

Angle: attachment
France: fichier joint, pièce jointe
Ruse: приложение

2000-08-23


kun·ŝov·i

Lib.: Iom proksimigi apudajn literojn por ke la interliteraĵoj aspektu pli egalaj. Tio bezonatas en la vortoj kiaj estas ekz-e VARO, SOLVO, TABLO ktp. La plej ofte kunŝovataj literparoj estas

Av Aw Ay Ta Te To Tr Tu Tw Ty Ya Yo Wa We Wo we yo AC AT AV AW AY FA LT LV LW LY OA OV OW OY PA TA TO VA VO WA WO YA YO
Kp ligaturo.

Angle: kern, overhang
France: créner
Ruse: подрезать, делать кернинг

1996-02-29


kun·tekst·o·hav·a gramatik·o

Precizan difinon vd sub genera gramatiko. Ekzemplo pri kuntekstohava gramatiko: la bazaj signoj estu { a, b, c }; la sintaksaj variabloj, { P, B, C }; la derivreguloj estu

P→aPBC, P→aBC, CB→BC, aB→ab, bB→bb, bC→bc, cC→cc 
La lingvo generata de tiu kuntekstohava gramatiko estas

aⁿbⁿcⁿ = { abc, aabbcc, aaabbbccc, aaaabbbbcccc, … }

— por ĝi ne ekzistas senkunteksta gramatiko.

Angle: context-sensitive grammar
Ruse: контекстная грамматика

1996-02-29


kun·tekst·o·hav·a lingv·o

Lingvo kies sintakso estas priskribebla per kuntekstohava gramatiko, ekz-e aⁿbⁿcⁿ.

Angle: context-sensitive language
Ruse: контекстно-зависимый язык

1996-02-29


ku·o [PIV1] —

Nomo de la ne-Esperanta litero Q.

Angle: cue
Ruse: ку

1996-02-29


kur*ant·a

«Okazanta en la priparolata tempo; nuntempa, aktuala: … en la kuranta jaro [Z], monato» [PIV1] (do, kuranta valoro de variablo, pozicio, linio, paĝo ktp).

Angle: current
Ruse: текущий

1996-02-29


kur·ant·a dosier·uj·o

En hierarkia dosiersistemo, parolanтe pri procezodialogo: dosierujo kiu estas uzata por interpreto de dosierindikoj neabsolutaj; en Unikso ĝin eligas la komando pwd.

Angle: current directory, current working directory, working directory
France: répertoire courant
Ruse: текущий каталог

2000-08-19


kurb·a paragraf·o

Lib.: La signo §, uzata antaŭ numeroj de paragrafo (ekz-e «vd §24 de la Ekzercaro…») kaj disponebla en la Latina-3a kaj Unikodo ĉe la kodono 16uA7. Kp rekta paragrafo.

Vd referencilo.

Angle: section sign
Ruse: параграф

1996-09-30


kursiv*o

Lib.: «Speco de presliteroj, klinitaj al dekstro, kaj similantaj la signojn de rapida manskribo» [PIV1]. Vd tipara fasono, oblikva fasono, skribesko.

Angle: italic type
Germane: Kursive
Itale: corsivo
Ruse: курсив

1996-02-29


kurs*o

Retoj: En datumtransmeta reto, la sekvenco de nodoj tra kiuj pasas komunikata mesaĝo. Kp enkursigo.

Noto. «(…) 2 Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn: la poŝtaĵoj estas specigitaj laŭ la germanaj kursoj [Z]» [PIV1].

Angle: route, path
France: itinéraire
Germane: Leitweg, Route
Ruse: маршрут

1996-02-29


kursor·o [SPIV] —

Markaĵo (ofte, lumpulsanta signejosubstreko) sur la ekrano, indikanta la pozicion en kiu plenumiĝas operacio. La sagoklavoj movas la kursoron tra la teksto sen ŝanĝi la informojn.

Noto. Ruse oni uzas la saman terminon parolante pri muskursoro, kaj se necesas, kontrastigas al ĝi la «klavaran kursoron» aŭ «tajpkursoron». Ankaŭ vd ĉe rulumskalo.

Angle: cursor, point
Ĉeĥe: kurzor
France: curseur
Germane: Cursor, Kursor
Pole: kursor
Ruse: курсор

1996-02-29


kuv*o

Ĵargona nomo de «videbla spaceto» , signo kutime simbolanta spaceton (precipe nerompeblan spaceton kajaŭ fikslongan spaceton) aŭ signopozicion.

Noto. Tradukprunto de la rusa корыто.

Angle: visible space, space open box
Ruse: корыто

1996-02-29


kvad

En Paskalo, prafunkcio liveranta kvadraton de sia argumento: kvad(x)=x*x.

Angle: Sqr

1996-02-29


kvadrat·a matric·o

Mat.: Matrico en kiu la nombro de la vertikaloj egalas al la nombro de la horizontaloj; tiu nombro estas la ordo de la matrico.

Angle: square matrix
France: matrice carrée
Germane: quadratische Matrix
Ruse: квадратная матрица

1998-08-16


kvadrat·a mez·um·o

Mat.: Kvadrata radiko el la aritmetika mezumo de la kvadratoj de la mezumataj grandoj:

mez := rad( ( kvad(x[1]) + kvad(x[2]) + … + kvad(x[n]) ) / n)

Angle: quadratic mean
Germane: quadratisches Mittel
Ruse: среднее квадратичное

1996-02-29


kvalit·kontrol·o

Teĥnike: Sistemo da zorge planitaj agoj necesaj por kontroli ke produkto taŭge plenumas postulatajn funkciojn; ene de firmao, la servo kies tasko estas plenumi la kvalitkontrolon.

Rim. Kutime «kvalitkontrolo» estas interna servo de la produktanto; atestado kutime implicas akcepton fare de ekstera instanco; programkontrolo ne implicas administran disciplinon (kvankam ne melebligas ĝin), sed povas rilati, ekz-e, al teoria studo algoritmoscienca.

Angle: QA, quality assurance
Ruse: контроль качества

2003-07-05


kvantor·o [Leb88] —

Mat.: Operatoro faranta el predikato propozicion karakterizantan validejon de tiu predikato; la universala kvantoro, la ekzistokvantoro.

Noto. Iuj preferas «kvantifilo»n; nu, la utilo de la verbo «kvantifi», implicata de tiu formo, estas dubinda; se necesas, oni povas diri «kvantorizi, surmeti kvantoron»; sed plej ofte la verbo estas tute superflua, kaj anstataŭ «universale kvantorizita variablo» sufiĉas universala variablo (resp. ekzistokvantora variablo).

Angle: quantifier
France: quantificateur
Germane: Quantor
Ruse: квантор

1996-02-29


kvazaŭ·kun·rul·o

∏ Plenumo de pluraj procezoj per unu procesoro, kiam ĉiu tasko plenumiĝas kiel kunprogramo; vd kunrulo, kvazaŭparalelado, tempopartigo.

Angle: quasi-concurrency
Ruse: квазипараллелизм

1996-02-29


kvazaŭ·paralel·ad·o

Apliko de kunprogramoj, precipe en simulado; kvazaŭkunrulo.

Rim. La pli malnova termino «kvazaŭparalelado» kutime implicas, ke la kunprogramoj estas parto de unu aplika programo (simulilo ktp), kaj ke ilia interagado estas tre konsiderinda, dum kvazaŭkunrulo aludas plie la operaciuman vidpunkton (kunrulo de logike senrilataj programoj). En iuj aplikterenoj (ekz-e programaro por enkonstruitaj komputiloj) la distingo inter la sistema kaj aplika niveloj preskaŭ malaperas, kaj oni uzas la du terminojn sinonime (ekz-e en MODULA).

Angle: pseudoparallelism, quasi-parallel processing; quasi-concurrency
Ruse: квазипараллелизм

1996-02-29


kvazaŭ·stokast·o

Funkcio kies sinsekvaj vokoj generas sekvencon sufiĉe proksiman al stokasto por esti uzebla en kalkuloj bezonantaj stokastojn (ekz-e en simulado de biologiaj aŭ sociaj procezoj). Fakte la valoroj de kvazaŭstokasto estas generataj per algoritmo, kaj sekve la sekvenco estas ripetebla. Tio prezentas kaj avantaĝojn (ekz-e dum erarserĉo en simulada programo), kaj malavantaĝojn (se la parametroj de kvazaŭstokasto estas maltrafe elektitaj).

En Paskalo simpla kvazaŭstokasto, liveranta reelojn el la intervalo [0.0, 1.0], povus esti la funkcio hazardo (vd Simpla stokastogenerilo). Ĝi havas kromefikon al sia parametro; ĝi devigas la uzanton havi kroman variablon por transporti informon inter sinsekvaj vokoj. La uzo de enkapsuligo en MODULA ebligas doni al kvazaŭstokasto pli oportunan formon de modulo stokastogenerilo (Pli ĝenerala stokastogenerilo).

Angle: pseudorandom number
Ruse: псевдослучайная величина

1996-02-29


kvitanc*a reĝim·o, reciproka kvitanco [MMES] —

Retoj: Reĝimo de sinkrona datumtransmeto, en kiu ĉiu paso tra la interfaco estas konfirmenda per kvitanco.

Angle: handshaking
France: acquittement
Germane: Quittungsbetrieb
Ruse: подтверждение связи

1996-02-29


kvitanc*a sign·o

Stirsigno konfirmanta sukcesan ricevon de mesaĝo. Kp negativa kvitanco.

Angle: ACK, acknowledge character
France: accusé de réception positif
Ruse: литера подтверждения приёма

1996-02-29


kvitanc*i

Retoj: Resendi specialan mesaĝon konfirmantan sukcesan transmeton de datumo. Vd kvitanca signo, negativa kvitanco, surdorsa kvitanco.

Angle: acknowledge
Ruse: подтверждать приём, квитировать

1999-07-05


kvocient*o

Mat.: La rezulto de dividooperacio. Kp rejŝo, resto.

Angle: quotient
France: quotient
Germane: Quotient
Ruse: частное

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion