Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

(1) logik*a

Vd Bulea; kp logika ŝovo.

Angle: logical, Boolean
Ruse: логический, Булев

(2) logik*a

Konsiderata plie el la vidpunkto de la aplikeblaj operacioj, sen speciala atento al la detaloj de fakta realigo.

Noto. «Virtuala» kutime implicas pli altan gradon de abstrakto; «abstrakta» apartenas plie al programkonstruado kaj teoria komputoscienco, ol al priskriboj de programfunkciado.

Angle: logical
Ruse: логический

1996-02-29


logik·a element·o

Cirkvito en kiu la rilato inter la eniraj kaj eliraj signaloj estas esprimebla per Buleaj operacioj. Speciale menciindas elemento «ne», elemento «kaj», elemento «aŭ», malaŭo, malkajo.

Noto. Kp pordo.

Angle: gate, logic element
Germane: Gatter
France: porte
Ruse: вентиль

1996-02-29


logik·a redakt·ad·o

Reĝimo kaj maniero redakti tekston (aŭ alian datumon) esprimata per la intencoj de la redaktanto kaj la enhavo de la informoj; la rezultonta formo de la teksto ne ĉiam evidentas (kaj povas varii en diversaj fizikaj prezentoj). Ekz-e la redaktanto indikas neceson emfazi iun pecon, kiu emfazo povas realiĝi per kursivo sur papero aŭ per la intonacio en voĉlego. Ekz-e HTML, Teĥo kontraste al faksimila redaktado.

Angle: command-oriented word processing, YAFIYGI («You asked for it, you got it», ironie)
Ruse: логическое редактирование

1999-08-17


logik·a ŝov·o [Ber85] —

Vd ĉe ŝovo.

Angle: logical shift
Ruse: логический сдвиг

1998-11-15


logik*o
  1. Bazaj principoj kaj aplikoj de la matematika logiko, ŝaltalgebro kaj aliaj parencaj metodoj koncernantaj komputadan ekipaĵon.
    Formala logiko, logistiko [PIV1]
    studo pri la strukturo kaj formoj de valida rezonado sendepende je la signifo de la uzataj terminoj.
    Matematika logiko
    studo pri formala logiko kaj pri la fundamento de matematiko per sistema uzado de formala simbolaro (lingvo) evitanta la ambiguon kaj malprecizon de la homa lingvo.
  2. Cirkvitaro.
  3. Algoritmo.

Angle: logic
Ruse: логика

1996-02-29


lok*a dispon·aĵ·o

Aparato konektita rekte al la komputilo (kontraste al iu atingebla per reto).

Angle: local device
Ruse: локальное устройство

1996-02-29


lok·a metod·o

Metodo aplikebla nur al limigitaj partoj de la traktata objekto: loka optimigo.

Angle: local method
Ruse: локальный метод

1996-02-29


lok·a objekt·o

Kies regiono ne estas pli larĝa ol la konsiderata propra parto de la programo (bloko, modulo, proceduro); kp malloka.

Rekomendindas laŭeble teni objekton loka en tiu bloko (proceduro, funkcio), en kiu ĝi estas senchava. La uzo de lokaj objektoj donas plurajn avantaĝojn:

Angle: local object
Ruse: локальный объект

1996-02-29


lok·a ret·o

Komputila reto tute situanta en unu ĉambro aŭ en unu konstruaĵo. Tia reto povas arigi ĝis proksimume 500 disponaĵojn. Kp malloka reto; intrareto. Vd stafetringo, eterreto.

Angle: local area network, LAN
Ruse: локальная вычислительная сеть, ЛВС

1996-10-15


lok·a variabl·o

Variablo kiu estas loka objekto.

Angle: local variable
Ruse: локальная переменная

1996-02-29


lok·ad·o

Precizigo de adresoj en celmoduloŝargomodulo, farata de bindiloŝargilo por meti la modulon en indikitan memorareon. Estas modifataj la absolutaj adresoj de la objektoj internaj al la modulo; ili alkrementiĝas je la valoro de la origino de la memorareo. Kp relokebla.

Angle: relocation
Ruse: настройка

1996-02-29


lok·aĵ·ar·o

En operaciumo aŭ programlingvo (ekz-e C), datumaro (dosierorikordo) entenata la lokaĵojn. La uzanto povas ŝalti la deziratan lokaĵaron por asimili sian labormedion al siaj preferoj.

Multe da lokaĵaroj troveblas ĉe ftp://dkuug.dk/i18n/WG15-collection/locales/.

Angle: locale

1997-07-25


lok·aĵ·o

Konvencio por prezenti datumon, valida por koncerna kulturo (lando, etno) kaj necesa por ĝuste asimili programaron.

La normo pri C mencias inter siaj lokaĵoj la sintakson de tempoindiko, monsignojn, la konsiston kaj ordon de la literoj en la alfabeto … Kp lokaĵaro.

Angle: locale category, local custom

1997-07-25


lok*i

Vd lokado.

Angle: relocate
Ruse: настраивать

1996-02-29


lok·nombr·o, kapacito de operacio —

La nombro de operandoj (kp unuloka, duloka operacio).

Noto. Sufiĉe esprimiva estus la termino «valento de operacisimbolo»; ni tamen uzas la formon «loknombro», ĉar ĝi havas paralelojn en la rusa, germana k.a. lingvoj, kaj estas pli sistema («duvalenta» estus iom perpleksiga: ekz-e ĉar + estas unuloka kaj duloka, ĝi havas du loknombrojn; do, oni ne scius, ĉu la frazo «pluso estas duvalenta operacio» signifus «pluso estas duloka» — aŭ «havas du loknombrojn»).

Angle: arity, adicity
Germane: Stellenzahl
Ruse: местность, арность

2000-07-24


long·a kodon·o

Sensignuma entjero prezentanta kodonon, sen konsidero pri tio, kiom da bajtoj, da kiom longaj bajtoj, en kiu ordo oni uzu por ĝin prezenti.

Vd egallonga kodo.

Angle: wide-character code

2000-09-28


Lucida Sans Unicode

Lib.: TTF-tiparo de Y&Y Inc. Tiun tiparon entenas la pakaĵo Plus! Pack, vendata de Majkrosoft aldone al Windows 95.

Lucida Sans Unicode estas pli riĉa ol WGL4 kaj entenas pli ol 1700 signojn novlatinajn, fonetikajn, diakritajn, grekajn, Cirilajn, hebreajn, teĥnikajn, matematikajn.

1998-03-01


lud·var·o

Aparataj kaj (precipe) programaj rimedoj por komputila(j) ludo(j). Ekz-e Ĉapelludo de Klivo Lendon.

Angle: gameware
France: ludiciel

1998-06-05


lum·disk·eg·o, DVD —

Grandkapacita speco de lumdisko.

Angle: DVD

2001-10-05


lum·disk·ing·o, codorom-legilo —

Aparato por legi datumojn de lumdisko per lasera radio. Iam ĝi estas aparte enujigita kaj uzata kiel aŭtonoma ekstera ekipaĵo, iam ĝi estas muntita en la komputilon kiel ties interna organo.

Angle: CD-ROM drive
Ruse: проигрыватель, дисковод ПЗУ КД

1997-12-10


lum·disk·o, optika disko, kompakta disko, codo

Diskforma datumportilo, funkcianta per lasera registrado kaj legado de datumoj. Laŭ la normo ISO-9660 lumdiskoj havas la diametron 12 cm.

La datumoj povas esti bildoj, sonoj aŭ komputilaj dosieroj (ĉ. 640 Mbajt). Unu sama teĥniko estas uzata por fari komputilajn kaj sonajn diskojn, tamen diversaj datumoj postulas malsamajn legilojn.

Pli speciale, vd nurlegebla komputila lumdisko, viŝebla lumdisko.

Forumoj: news:comp.publish.cdrom.hardware, news:comp.publish.cdrom.software news:comp.publish.cdrom.multimedia.

Respondaro: http://www.cd-info.com/CDIC/Technology/CD-R/FAQ.html.

Ankaŭ vd

Noto.

  1. La terminon «lumdisko», imitantan la koncernan terminon ĉinan (guang1pan2), proponis Lee Sau Dan. Simile, en la Islanda oni nomas ĝin geisladiskur («radi-disko», t.e. «laserradia disko»).
  2. Plej ofte, la kunteksto sufiĉas por kompreni, ĉu «lumdisko» estas nurlegebla komputila lumdisko aŭ sondisko.
  3. La internaciaĵo «kompakta disko» estas neinformiva mistermino. Proprasence «kompakta» signifas «densega», «kunpakita». Male, «lumdisko» formas sistememan komplementon al «magneta disko» (la unua funkcias per magnetismo; la dua, per lumo).
  4. «Alia eblo estas laserdisko, kiun oni uzas en kelkaj landoj sed kies malbona flanko estas, ke ekz-e en Usono laser disk signifas ion tute alian.» [Noto de Marko Rauhamaa]

Angle: compact disc, optical disc
Ruse: оптический диск, пластинка

1997-12-10


lum·fibr·o, optika fibro —

Tre fajna, optike pura fibro vitra aŭ plasta, kapabla transmeti lumon de unu sia ekstremo al la alia.

Angle: optical fiber, optical fibre
Ruse: оптическое волокно

1997-12-10


lum·plum·o, lumkrajono [Pfei] —

Lumsentiva ilo, per kiu oni povas indiki pozicion sur la ekrano fizike ĝin almontrante. Lumplumo estas uzata por enigi koordinatojn kaj estkiel pikilo.

Angle: light pen
Germane: Lichtgriffel
Ruse: световое перо

1996-02-29


lun·ark·o

Lib.: La diakritilo ˘, i.a. la supersigno de la Esperanta ŭ, rondigita hoketo kutime indikanta mallongan prononcon de vokalo. En Teĥo oni povas surmeti lunarkon per \u (ekz-e ŭ = {\u u}). Kp ĉapelo, dukorno.

Noto. [CEED] donis «brevo»n; tamen unue, la vorto jam estas okupita per Vatikano, kaj due (pli grave) por la ideo de mallongo jam estas vorto «kurta» (kp la germanan terminon). Cetere, iuj lingvoj uzas la lunarkon kiel abstraktan modifilon (ekz-e, super G: Ğ, ğ), kaj aliflanke, iuj vortaristoj metas la kurtsignon sub la vokalon (kaj renversas la arkon).

Christer Kiselman atentigis, ke la diakritilo estas turnita ĝuste kiel konvenas «por neŭtrala lingvo: ĉe la ekvatoro (meza linio sur la tero) la lunarko aspektas ĝuste kiel ĝi devas sur esperanta litero».

Angle: breve, short mark
Germane: Kürzezeichen
Ruse: кратка

1999-01-22


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion