Esperantaj literoj en TTT

Surogataj sistemoj

Se oni rezignas pri ĝustaj Esperantaj supersignaj literoj, oni povas uzi iun el la multaj surogataj sistemoj, kiuj ekzistas por skribi Esperantan tekston. Jen la plej gravaj el tiuj sistemoj. Fakte ne multe gravas, kiun el ili oni elektas. Praktike oni povas legi ilin ĉiujn senprobleme. Plej popularaj, kaj plej rekomendindaj, estas la du unuaj: la Fundamenta H-sistemo, kiu estas plej bela kaj plej laŭnorma (tute laŭ-Fundamenta!), kaj la X-sistemo, kiu estas tre konata kaj vaste uzata.

NomoLiterojEkzemplo
Veraj supersignojĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭEĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
Fundamenta H-sistemoChchGhghHhhhJhjhShshUuEhhoshangho chiujhaude
X-sistemoCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxUxuxEhxosxangxo cxiujxauxde
X-sistemo kun WCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxWwEhxosxangxo cxiujxawde
X-sistemo kun VxCxcxGxgxHxhxJxjxSxsxVxvxEhxosxangxo cxiujxavxde
Antaŭ-ĉapela sistemo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^uE^ho^san^go ^ciu^ja^ude
Post-ĉapela sistemoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U^u^Eh^os^ang^o c^iuj^au^de
Antaŭ-ĉapela sistemo kun tildo^C^c^G^g^H^h^J^j^S^s~U~uE^ho^san^go ^ciu^ja~ude
Post-ĉapela sistemo kun tildoC^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~Eh^os^ang^o c^iuj^au~de

Se vi pensas kelkajn sekundojn, vi certe povas mem krei ankoraŭ unu sistemon. Sed ne malŝparu vian tempon. Ĉio ajn, kion vi povas eltrovi, estas jam centfoje elpensita. Sciu ankaŭ, ke surogata skribado estas ĉiam malpli kaj malpli bezonata. Ne indas do malŝpari tempon por elpensi ian “perfektan” surogatan skribon.