Kiel fari TTT-paĝojn

Tiu ĉi kurso estas verkita precipe por tiuj, kiuj volas lerni pri TTT-paĝoj dekomence, sen multe da antaŭaj scioj. Sed ĝi eble povas esti interesa ankaŭ por homoj, kiuj jam iom regas la temon.

La kurso instruas la marklingvon XHTML 1.0 kaj ankaŭ iomete la stilfolian lingvon CSS. Ĝi estas orientita precipe al serioza uzado de tiuj lingvoj.

Ankoraŭ la materialo estas provizora kaj nekompleta, kaj mi bonvenigas proponojn pri korektoj kaj kompletigoj. Mia retpoŝta adreso estas “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Tiuj, kiuj jam bone regas malnovan HTML-on (HTML 4), eble preferas legi miajn aliajn paĝojn pri XHTML.

La lecionoj

  1. Enkonduka leciono
  2. Kio vere estas (X)HTML?
  3. Formalaĵoj
  4. Bazaj elementoj
  5. Listoj
  6. Bildoj
  7. Specialaj signoj
  8. Helpelementoj
  9. Stilfolioj
  10. Diversaj elementoj
  11. Tabeloj
  12. Formularoj