Listo de ĉiuj kantotradukoj

Ŝi ne estas bird’

Origina titolo: To nie Ptak

Muziko: Goran Bregović

Origina teksto: Kayah

Esperanta traduko: Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren

Buntvestite kaj sencele iras ŝi,
turnas sian kapon kun ridet’ al vi;
vi povus ĵuri, ke
flugilojn iam vidis vi jen,
kiujn ŝi levis sub la robo
sed ŝi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, ŝi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Mi vin amas diras ĉiu ŝia mov’,
plumojn sub falbaloj vidis vi sen trov’.
Ĉar vi jam certigis vin:
flugila ombro montris sin.
Pro tio kaĝon vi konstruis,
sed ŝi ne

estas bird’, tion vidu,
ne estas bird’, ŝi ne estas bird’,
ne estas bird’, tion vidu

Kiam vian koron kovros la malhel’
ŝi larme ridos tra fenestro al ĉiel’.
Nigra korniko iĝos ŝi,
en cindron saltos ĝi kun kri’ -
momenton poste ŝi revenos
sed el la

paradiz’, ĉar vi volis,
paradiza bird’, paradiz’,
paradiza bird’, ĉar vi volis.