Listo de ĉiuj kantotradukoj

Tra la Tuta Universo

Origina titolo: Across the Universe

Muziko kaj origina teksto: John Lennon (Lennon-McCartney)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Vortoj fluas kvazaŭ pluvegad’ en tason el paper’
ŝancele dum pasad’ forglitas tra la tuta univers’
Ondoj de feliĉ’ kun tristoflakoj drivas tra la mens’
impresas kaj karesas min

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu

Bildoj de rompita lum’ antaŭas milionokule nun
kaj ili vokas min tra l’ tuta univers’
Pensoj serpentumas kvazaŭ vento en letera kest’
kaj stumblas blinde dum veturo tra la tuta univers’

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Son’ de rido, tera rev’ sonoras tra l’ oreloj ĝi
incitas kaj invitas min
Am’ sen limo kaj sen mort’ ĉirkaŭas milionosune nun
kaj ĝi vokadas min tra l’ tuta univers’

Ĝaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Ĝaj Guru Deva...