Landoj kaj lingvoj de la mondo

Enkonduko kaj klarigoj

Landoj de la mondo «

La listoj de landoj enhavas laŭ-kontinente la jenajn informojn pri ĉiuj sendependaj ŝtatoj de la mondo kaj pri ĉiuj dependaj teritorioj, kiuj havas proprajn landokodojn laŭ ISO:

dulitera kodo FLAGO Esperanta landonomo
  • landonomo en Esperanto - ĉefurbonomo en Esperanto
  • nacia landonomo - nacia ĉefurbonomo
  • oficiala(j) lingvo(j) - neoficiala(j) lingvo(j)
  • landokodoj - internacia telefona prefikso
  • eventualaj notoj kaj rimarkigoj

Kiel “oficiala lingvo” aperas normale nur tutlande oficialaj lingvoj (jure aŭ fakte). Nur por landoj, en kiuj tutlande oficialaj lingvoj ne ekzistas (ekz. Belgujo), aperas anstataŭe tiuj lingvoj, kiuj estas oficialaj en la diversaj partoj de la lando. La lingvoj havas hiperligajn referencojn al la lingvolisto.

Ĉiuj landokodoj estas laŭ ISO-3166 krom la interkrampaj, kiuj estas aŭtaj kaj poŝtaj landokodoj.

Kiom eble aperas nur komunlingvaj nomoj, ne longaj oficialaj nomoj.

En la notoj troviĝas Esperantaj nomoj de provincoj, regionoj k.s. de kelkaj landoj, kies regionaj dividoj estas internacie gravaj.

{landonomo} alternativa landonomo
[nomo] nomo transskribita aŭ transliterigita el ne-Latina skribo laŭ oficiala aŭ ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne laŭ la Esperanta alfabeto).
pop. popolnomo (aperas nur ĉe kelkaj landoj)
... kaj aliaj, kaj tiel plu
- ne ekzistas
Noto vidu noton pri regionoj k.s.

Rekomendoj pri landonomoj

La Esperantaj landonomoj ĉi tie sekvas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto.

La sufiksaj landonomoj havas ĉi tie por klareco la sufikson UJ. Tio ne signifas malrekomendon de aliaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson I, simple mem anstataŭigu ĉiujn UJ per I. Ambaŭ tiuj sufiksoj estas egalaj laŭ la rekomendoj de la Akademio. Iuj nomoj havas LAND anstataŭ UJ/I tute laŭ la rekomendoj de la Akademio.

Lingvoj de la mondo «

La lingvolisto enhavas Esperantajn nomojn de ĉirkaŭ 300 lingvoj. Enestas ĉiuj lingvoj, kiuj havas almenaŭ tri milionojn da parolantoj, kaj multaj lingvoj kun malpli da parolantoj. En la listo aperas pluraj lingvoj, kies nombro de hejmaj aŭ ĉiutagaj parolantoj ne estas tre alta, sed kiuj estas gravaj kiel interlingvoj aŭ kiel religiaj lingvoj, aŭ kiuj ie havas oficialan statuson. Aperas ankaŭ kelkaj planlingvoj kaj unu fikcia lingvo.

La informoj pri lingvoj aperas jene:

Esperanta nomo
  • nombro de parolantoj (ĉiutagaj/hejmaj)
  • eventuala dulitera kodo laŭ ISO-639
  • nomo en la lingvo mem {aŭ en la Angla, se mankas tia informo}
  • skribosistemo(j)
  • landoj, en kiuj la lingvo estas uzata (pli-malpli en ordo de la nombro de parolantoj)
  • eventualaj komentoj aŭ notoj

* = lingvonomo farita per A-finaĵo el nomo de lando aŭ regiono

> = pli ol

< = preskaŭ

{...} = Lingvonomo en la Angla provizore menciita kiel klarigo, kiam mankas informo pri la nomo en la lingvo mem.

[...] = Vorto (plej ofte lingvonomo) kiu vere estu skribata per alia skribo ol la Latina, sed kiu estas ĉi tie transliterigita per Latinaj literoj laŭ oficiala aŭ ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo (do ne laŭ la Esperanta alfabeto). En kelkaj okazoj temas pri lingvo, por kiu tute ne ekzistas skribo.

Ĉu la informoj pravas?

Informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj. La ĉefa fonto estas la libro Countries, Peoples and Their Languages (The Geolinguistic Handbook) [Landoj, Popoloj kaj Iliaj Lingvoj (La Geolingvistika Manlibro)] de Erik V. Gunnemark (Gotenburgo, Svedujo, 1991). Uziĝas tiuj nombroj, kiujn Gunnemark donas por “hejmaj parolantoj” aŭ “ĉiutaga lingvo”. Kalkulante alimaniere oni povas ricevi tute aliajn nombrojn. Se la nombro de parolantoj estas tre malgranda aŭ tre malcerta, nenia nombro aperas en la listo. La ĉefa celo de la listo tamen ne estas montri la nombrojn de parolantoj, sed listigi Esperantajn nomojn de la lingvoj.

Ankaŭ informoj pri skribosistemoj kaj pri landoj estas ĉefe de Gunnemark.

Kritikon kaj kompletigojn bonvolu sendi al Bertilo: “bertilow” ĉe “gmail.com”.

Kio estas geolingvistiko?

Geolingvistiko (geografia lingvoscienco) estas laŭ Gunnemark “la studo de la geografia distribuo de lingvoj kaj de la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de iliaj statusoj kaj distribuoj”.

Kio estas lingvo?

Kiam oni listigas lingvojn, necesas decidi, kio estu kalkulata kiel unu lingvo, kaj kio estas nur variaĵo (dialekto) de lingvo. Ĉi tie ĝenerale estas sekvata Gunnemark, kiu uzas ĉefe “politikajn” difinojn. En pluraj okazoj Gunnemark klasas kiel unu lingvon tion, kion iuj aliaj klasas kiel grupon de parencaj lingvoj.

Tri specoj de lingvonomoj

Popolaj Plej multaj lingvonomoj nomas lingvon laŭ ia popolo. Ekz. la nomo “la Ĉina lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de la Ĉinoj, de la Ĉina popolo. Tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo”, kiu tamen tre ofte estas nur subkomprenata: “la Ĉina (lingvo)”, “la Angla (lingvo)”, “la Araba (lingvo)”...
Landaj Aliaj lingvonomoj nomas lingvon laŭ ia lando aŭ regiono. Ekz. la nomo “la Bengala lingvo” montras, ke tiu lingvo estas la lingvo de Bengalo, regiono en Barato kaj Bangladeŝo. Tiaj nomoj havas steleton (*) en la listo. Ankaŭ tiaj nomoj konsistas el “la” + A-vorto + la vorto “lingvo” (tre ofte subkomprenata): “la Bengala (lingvo)”, “la Tibeta (lingvo)”, “la Nederlanda (lingvo)”...
Propraj Iuj lingvonomoj estas mem propra nomo kun O-finaĵo, kaj ne nomas la lingvon laŭ io alia. Pro tio, ke ili estas propraj nomoj, oni ne uzas “la”: “Urduo”, “Sanskrito”, “Esperanto”.... Oni povas ankaŭ uzi A-finaĵan esprimon kun “la”: “la Urdua (lingvo)”, “la Sanskrita (lingvo)”, “la Esperanta (lingvo)”... Sed tio estas malpli kutima.

La aparteno de lingvonomo al iu el tiuj ĉi kategorioj ofte dependas de arbitra elekto. Oni ne serĉu en tio iajn profundajn sciencajn principojn. En iuj okazoj la Esperanta uzado varias. Ekz. iu radiko povas esti por iuj Esperantistoj nomo de popolo, por aliaj nomo de lando. En pluraj okazoj lingvo havas pli ol unu nomon kun malsamaj radikoj, kaj tiuj alternativaj nomoj povas aparteni al malsamaj specoj.