PMEG 2023

43. Listo de ne-PIV-aj elementoj

En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV (en la eldono de la jaro 2020). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon °, ekz.: platino°.

Jen listo de ĉiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento troviĝas en PIV, sed kun iom alia formo (ekz. OMETR) aŭ kun alia signifo (ekz. platin|o).

Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.

Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaŭ propraj nomoj de personoj ne aperas.

Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graŭ*.

La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finaĵo, ekz.: stere|o.

Pri la fontoj vidu la literaturliston. Ĉe iuj elementoj mankas fontindiko. Tiuj elementoj ekzistas en praktika uzado, sed ne estas registritaj en vortaroj aŭ similaj verkoj.

Elemento Klarigo Fonto
*AB* “fiksita instalaĵo”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*ADOR* “ne-aŭtomata konstrumaŝino”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*AFRO* prefiksa mallongigo de “Afriko”, prefikso
amhar|o ano de unu el la gentoj de Etiopujo En PIV kiel lingvonomo
*ARI* “nombrosistemo”, sufikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Aŝur|o islama festotago (la deka de Muharamo°), arabe “’Ashura” Cherpillod: Nepivaj Vortoj
aŭdi|o “elektronika registrado kaj reproduktado de sono” Wennergren: Roko kaj Popo
AŬDIO “teĥniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono”, prefikso Esperanta Bildvortaro
*AŬTO* “aŭtomata”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
be mallongigo de “bemolo” Butler: Muzika Terminaro
Blis|o la planlingvo “Bliss”
brekekekeks bleko de bufo Cherpillod: Nepivaj Vortoj, PIV ĉe kŭaks
*Breksiĝ|o* la eliro de Britujo el la Eŭropa Unio, “Briteliro”
Ĉomolungm|o la monto Everesto Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
*Daralbajd|o* “Kazablanko°” Poŝatlaso de la Mondo
*darf|i* “esti permesita, rajti” Cherpillod: Nepivaj Vortoj
decilion|o “10 je la 60-a potenco”, internacia vorto (angle “decillion”)
di mallongigo de “dieso” Wennergren: Roko kaj Popo
*dificil|a* “malfacila” Vatré: Neologisma Glosaro
E “plantotribo”, “koloro”, sufikso Werner: Terminologia Kurso,
PIV nur kun la senco “plantotribo”
ejdz|o “edzo aŭ edzino” (proponita sekse neŭtrala vorto)
EKSBI “2 je la sesdeka potenco”, prefikso
ENZ “substanco”, sufikso Esperanta Bildvortaro
*EŬRO* prefiksa mallongigo de “Eŭropo”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
Fanagal|o piĝina interlingvo parolata en suda Afriko
GIBI “2 je la trideka potenco”, prefikso
glu glu sono de akvo elfluanta el botelo = kluk kluk PAG §126
*graŭ* “mal-malgraŭ, dank’ al” PAG §201 kaj §257 (en piednotoj)
“virseksa”, sufikso Günkel: GuVo
*IF* “igi io”, sufikso PAG §414
IP “neduuma (nek viro, nek virino)”, sufikso
Interglos|o la planlingvo “Interglossa”
Interlingva|o la planlingvo “Interlingua”
Interlingve|o la planlingvo “Interlingue”
*ISTAN* “lando”, sufikso Aktoj de la Akademio III
*iŝi* ina versio de la pronomo “ili”, “tiuj virinoj” (proponita ina pronomo triapersona multe-nombra)
J sekse neŭtrala karesnoma sufikso
JOBI “2 je la okdeka potenco”, prefikso
*kaŭ* “kaj/aŭ”
Kazablank|o havenurbo en Maroko Poŝatlaso de la Mondo
KIBI “2 je la deka potenco”, prefikso
kluk kluk sono de akvo elfluanta el botelo = glu glu PAG §126
*kodumaton|o* koduma maratono, “kod(um)festo”
*kompufon|o* telefono, kiu esence estas komputilo, = saĝtelefono, lerta telefono
Lingvafranka|o iama piĝina interlingvo ĉe Mediteraneo
Loglan|o la planlingvo “Loglan”, “la logla”
Loĵban|o la planlingvo “Lojban”
MEBI “2 je la dudeka potenco”, prefikso
Meka|o “Mekko”
*mon|o* evitinda mallongigo de “monofonio°”
mono|o mallongigo de “monofonio°” Wennergren: Roko kaj Popo
monofoni|o “unukanala sonreproduktado” Esperanta Bildvortaro
Muharam|o la unua monato de la islama jaro (arabe “al-Muharram”)
*na* rolvorteto por rekta objekto Makkink: Nia Fundamento sub lupeo, Cherpillod: Leksikaj Vagadoj
*nen* “ne” (respondvorto) Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento
nonilion|o “10 je la 54-a potenco”, internacia vorto (angle “nonillion”)
Nova-Skoti|o provinco en Kanado Aktoj de la Akademio III
Novial|o la planlingvo “Novial”
*OFON* “lingvano, lingvaneco”, sufikso Günkel: GuVo
OJD “similformaĵo...”, varianto de la sufikso OID Wells: Concise Esperanto and English Dictionary
Okcidental|o la planlingvo “Occidental”
o kej “bone!” Wells: English - Esperanto - English dictionary
oktilion|o “10 je la 48-a potenco”, internacia vorto (angle “octillion”)
OMETR “mezurilo”, sufikso En PIV kiel METR
OMETRI “scienca mezurado”, sufikso En PIV kiel METRI
orom|o ano de la plej multnombra gento de Etiopujo
*OTEK* “kolekto, kolektejo, kolektujo”, sufikso En PIV kiel TEK
pajtr|o “patro aŭ patrino” (proponita sekse neŭtrala vorto)
parent|o “patro aŭ patrino” (proponita sekse neŭtrala vorto)
PEBI “2 je la kvindeka potenco”, prefikso
Picburg|o urbo en Pensilvanio, Usono
PJ karesnoma sufikso por neduumaj homoj
platin|o “plateno” (speco de metalo) Dr Esperanto: Meždunarodnyj Jazyk [“La Unua Libro”], Zamenhof: la Fundamenta Krestomatio p. 233 (en PIV estas alia vorto platin|o kun tute alia signifo)
Pocdam|o la ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Germanujo Cherpillod: Nepivaj Vortoj (ĉe *Potsdamo*)
*pseŭd|a* “malvera, kaŝita, ŝajna, iluzia” PAG §422 ĉe la prefikso PSEŬDO
ri “li aŭ ŝi”, “tiu persono” (proponita sekse neŭtrala pronomo triapersona unu-nombra homa)
*Sanhelen|o* “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko) Poŝatlaso de la Mondo
*Sanpier|o* “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko) Poŝatlaso de la Mondo
sekstet|o “muzikaĵo por sesopo da muzikistoj” Krause: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch
sekstilion|o “10 je la 36-a potenco”, internacia vorto (angle “sextillion”)
Senthelen|o “Sankta Heleno” (brita insulo en Atlantiko)
Sentpier|o “Sankta Petro” (franca insulo en Atlantiko)
septilion|o “10 je la 42-a potenco”, internacia vorto (angle “septillion”)
sis “ses”
Solresol|o la planlingvo “Solresol”
somal|o ano de la ĉefgento de Somalujo, ano de Somalujo Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj. En PIV kiel monunuo.
spoz|o “edzo aŭ edzino” (proponita sekse neŭtrala vorto)
stere|o “stereofonio, dukanala sonreproduktado” Wennergren: Roko kaj Popo
STIF parenceco kreita per regeedziĝo, prefikso PAG §425 (rimarko I)
svazi|o ano de la ĉefgento de Svazilando, ano de Svazilando Wells: English - Esperanto - English dictionary, Listo de Rekomendataj Landnomoj
TEBI “2 je la kvardeka potenco”, prefikso
tigraj|o ano de unu el la gentoj de Etiopujo
tik tak sono de mekanika horloĝo PAG §126
tofu|o speco de sojkazeo (en PIV “toŭfuo”) Wells: English - Esperanto - English dictionary
Tokipon|o la planlingvo “toki pona”
Tokpisin|o kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo
*UK* “kastrita besto”, sufikso PAG §372 (rimarko II)
Vakajam|o urbo en Japanujo Poŝatlaso de la Mondo
*Varŝav|o* “Varsovio” Ŝulco: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj
VIDEO “teĥniko de elektronika registrado kaj reproduktado de moviĝantaj bildoj”, prefikso Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento, en PIV kun la formo VIDE
Vinĉestr|o urbo en Anglujo En PIV kiel speco de memordisko
vu|o “duobla vo, vavo”, nomo de la litero W Pokrovskij: Komputada leksikono
ZEBI “2 je la sepdeka potenco”, prefikso

Grekaj literoj «

Aperas nomoj de grekaj literoj. El la plene esperantigitaj nur delt|o, epsilon|o, jot|o, lambd|o kaj omeg|o troviĝas en PIV (por la aliaj PIV donas nur duone esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf|o, bet|o kaj gam|o troviĝas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot|o troviĝas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf|o, bet|o, gam|o, zet|o, et|o, tet|o, kap|o, mu|o, nu|o, ksi|o, omikron|o, pi|o, rot|o, sigm|o, taŭ|o, upsilon|o, fi|o, ĥi|o, psi|o. El la duone esperantigitaj nomoj tri estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.

Hebreaj literoj «

Aperas duone esperantigitaj nomoj de hebreaj literoj: alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof, reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili verŝajne ne estas Zamenhofaj).

Tononomoj «

Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili troviĝas en Wüster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kaj en Desmet’, Bildvortaro.

Nombrovortoj «

Menciiĝas kelkaj maloftegaj nombrovortoj: undecilion|o, duodecilion|o, tredecilion|o, kvatuordecilion|o, kvindecilion|o, seksdecilion|o, septendecilion|o, oktodecilion|o, novemdecilion|o, vigintilion|o, centilion|o. Ili estas de Wennergren.

Tabelvortoj «

Menciiĝas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI. Nur du el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.

Ekkriaj vortetoj, sonimitoj «

Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj. Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.