PMEGGramatiko / Subfrazoj / Nerekta parolo /

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas cxe nerekta parolo iafoje sxangxi la verboformon. En Esperanto oni cxiam konservas la originan verboformon:

Rilataj KI-frazoj «

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron aux penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

  • Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaux montras tempon antaux la nuno. Versxajne ili montras la saman tempon.

  • Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaux la nuno. Veninta montras tempon ankoraux pli fruan.

  • Mi ne konis la personon, kiu estis baldaux venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaux la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj «

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aux demandaj subfrazoj, sed iafoje ankaux alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aux penso:

  • Jam en Kjöge li volis acxeti por sxi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, cxar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.[FA3.59] Li pensis: “En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan.” La cxar-frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

  • Li konfesis al sxi, kiel kore li sxin amas.[FA3.61] Li diris pli-malpli: “Mi vin tiel kore amas!”

  • Li senbrue sekvis sxin kaj vidis, kiel sxi malaperas en sia cxambreto.[FA1.112] Li vidis kaj pensis: “Tiel sxi malaperas en sia cxambreto.” Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burgxonon.[FA1.150] Cxi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazaux-frazo povas redoni ies penson aux impreson. Kvazaux montras, ke la penso aux impreso estas malvera, sxajna. En aliaj kvazaux-frazoj oni normale uzas US-verbon, sed se estas nerekta parolo, oni cxiam uzu la originan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aux OS):

  • Li havis la impreson, kvazaux la luno lumas en la cxambron, sed la luno tute ne lumis.[FA3.14] Li pensis: “La luno lumas en la cxambron.”

  • Li havis la senton, kvazaux la rimeno de lia tornistro lin premas.[FA3.64] Li pensis: “La rimeno de mia tornistro min premas.” Sed tiel ne estis.

  • Ili [...] faris mienojn, kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj.[FA1.69] Per siaj mienoj ili sxajnigis: “Ni laboras.” La homoj pensis: “Ili laboras.”

  • Sxajnis, kvazaux li dormas.[FA1.35] Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

  • Sonis, kvazaux ranoj kvakas.[FA2.133] Oni pensis: “Ranoj kvakas.” Sed estis io alia.

Tiaj cxi kvazaux-frazoj estis oftaj cxe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaux kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaux lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaux laboras... Sxajnis, ke li kvazaux dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo «

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

  • La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo, kaj tiel li ankaux faris.[FA1.69] = ...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la regxo... La ministro pensis: “Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la regxo.” Oni uzas revenos kun OS-finajxo, kvankam fakte temas pri tempo antaux la absoluta nuno. Tio eblas, cxar estas nerekta parolo.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (07:11:56 GMT)