7.2. A-vortaj frazpartoj
Priskribo per E-vortoj aux vortetoj «
Por priskribi A-vorton oni uzas normale E-vorton aux E-vortecan vorteton. La priskribo staras preskaux cxiam antaux la A-vorto:
- vere felicxa
- ekstreme longa
- mirinde bela
- tre felicxa
- tiel bela
- pli bela
- iom varma
- apenaux komprenebla
Sed se la priskribata A-vorto estas participo, priskribanta E-vorto aperas cxu antaux gxi, cxu post gxi:
-
pekinta senintence[FE.22]
- multe drinkinta
O-vortaj frazpartoj «
Oni povas uzi O-vortan frazparton por priskribi A-vorton. La priskribanta frazparto havas cxiam rolvorteton aux N-finajxon. Se gxi havas rolvorteton, gxi staras normale post la A-vorto. Se gxi havas N-finajxon, gxi staras normale antauxe:
- longa je dek metroj
- legebla sen helpo
- scivolema pri cxio ajn
- plena de akvo
- farita de mi
- legata de multaj homoj
- skribita per krajono
- mil metrojn alta
- kelkajn pasxojn distanca
Se A-vorto esprimas objektan agon, N-finajxa priskribo montras la objekton de tiu ago:
-
esprimanta grandan inteligentecon[M.41]
-
dirinta la veron[FE.24]
Komparaj esprimoj «
Oni povas priskribi A-vorton per kompara esprimo kun kiel aux ol. Tia priskribo staras cxiam post la A-vorto:
- longa kiel serpento
- stulta kiel azeno
- felicxa kiel infaneto
- longa kiel tiu cxi sxnuro
- sama kiel mi
- pli longa ol serpento
- pli stulta ol azeno
- pli felicxa ol li
Subfrazo aux I-verbo «
Por priskribi A-vorton oni ankaux povas uzi subfrazon kaj I-verbon. Tia priskribo staras cxiam post la A-vorto:
-
Mi estas felicxa, ke mi vin akceptos.[LR.93]
- Ili estis auxdintaj, ke la regxo venos viziti.
-
Mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon.[M.57]