PMEG 2023

5.1. Bazaj reguloj por A-vortoj

Vorton kun la finaĵo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s. A-vortoj estas uzataj por priskribi. La A-finaĵo aldonas la ĝeneralan ideon “karakterizata de tio, kion esprimas la radiko”:

  • longa = havanta multe da longo

  • ruĝa = havanta ruĝon kiel econ

  • bona = karakterizata de bono

  • inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento

  • homa = rilata al homoj

  • malaperinta = tia, ke ĝi jam malaperis

La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ankaŭ posedaj pronomoj kaj vicordaj nombrovortoj estas A-vortoj. En ili la A-finaĵo havas specialan signifon.

Post A-finaĵo povas sekvi J-finaĵo por multe-nombro, kaj N-finaĵo por frazrolo. Oni ankaŭ povas meti ambaŭ, sed ĉiam J antaŭ N:

longalongajlonganlongajn
ruĝaruĝajruĝanruĝajn
miamiajmianmiajn
sesasesajsesansesajn

Legu ankaŭ pri A-vortaj frazpartoj.