PMEG 2023

14.3.7. Apenaŭ

Apenaŭ montras, ke estas nur tiom, certe ne pli, eble eĉ iomete malpli. Apenaŭ staras kutime ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Apenaŭ povas rilati al kvanto aŭ mezuro:

  • La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj.OV.126 La enspezoj atingas nur maksimume unu duonon de la elspezoj, certe ne pli.

  • Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo.M.143 Certe ne estis pli granda distanco.

  • Ŝi aĝas apenaŭ dek kvin jarojn. Ŝi havas aĝon de maksimume dek kvin jaroj, eble eĉ iomete malpli.

Apenaŭ povas rilati al ago. Tiam apenaŭ egalas al preskaŭ ne, kaj apenaŭ ne egalas al preskaŭ:

  • La malfeliĉa imperiestro apenaŭ povis spiri.FA2.30 Li preskaŭ ne povis spiri. Nur malfacile li spiris.

  • Ŝajnis, ke ŝi apenaŭ aŭdas.BV.86Ŝajnis, ke ŝi preskaŭ ne aŭdas.

  • La pordisto [...] respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco.M.10

  • “Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras”, [...] “sed nur apenaŭ[...].”BV.53

  • Apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj.Ps.73Preskaŭ falŝanceliĝis miaj piedoj...

Apenaŭ kaj preskaŭ «

Apenaŭ kaj preskaŭ estas similaj, sed ne samsignifaj.

Ĉe kvantesprimoj apenaŭ montras, ke certe ne estas pli, dum preskaŭ esprimas, ke mankas iomete: Ĝi estas apenaŭ unu metron alta. = La alteco ne superas unu metron. Ĝi estas preskaŭ metron alta. = La alteco ne tute atingas unu metron.

Ĉe agoj la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ estas tre granda: Li apenaŭ sukcesis envagoniĝi. Li ja sukcesis envagoniĝi (kvankam nur malfacile). Li preskaŭ sukcesis envagoniĝi. Li finfine tamen devis resti sur la kajo.

Tempa apenaŭ «

Apenaŭ povas ankaŭ esti enkondukilo de tempa subfrazo kun la signifo “tuj post kiam, preskaŭ samtempe kiam”.