PMEG 2023

14.3.8. Do

Do montras, ke la diraĵo iel estas konkludo aŭ sekvo de antaŭa afero:

  • Vi vidas do,[...] ke vi ne devas kulpigi min.M.90

  • Mi finas do per la jenaj vortoj: [...]FAnt.49

  • Ha, kia fripono li do estas!Rz.70

  • Kartezio diris: Mi pensas, do mi estas.

Pli klare konkluda estas sekve: La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.FE.25

Do estas ankaŭ uzata kiel emfaza vorto en demandoj kaj ordonoj. Iafoje la konkluda signifo restas, alifoje la nuanco estas nur emfaza:

  • Kio do fariĝis kun la gesinjoroj?FA3.31

  • Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?M.31

  • Kial do ili manĝas kaj mi ne manĝas? Kial do, diablo vin prenu, mi ne povas ankaŭ? Ĉu ili ne estas tiaj samaj vojaĝantoj kiel mi?Rz.27

  • Nu, venu do al mi post unu horo... bone?M.146

  • Nu, aŭdu do, vi faru jenon: [...]Rz.18

PIV kaj PAG proponas je bezono uzi do por montri, ke subfraza KI-vorto estas demanda, kaj ne rilata: Rigardu tra la fenestro, kiu do troviĝas tie....por vidi, kiu troviĝas tie. (Se kiu estus rilata, la signifo estus: ...tra la fenestro troviĝanta tie.) Tio povas ofte funkcii, sed ankaŭ konkluda do povas iafoje aperi ĉe rilata KI-vorto, ekz.: Li scias nur la anglan lingvon. Lian demandon, kiu do estos farata en la angla, mi poste interpretos en Esperanton. Malgraŭ do la vorteto kiu estas ĉi tie rilata, ne demanda.