PMEG 2023

14.3.10. Ja

Ja estas emfaza vorto, kiu insistas pri la vereco de la diraĵo:

  • Vi ja aŭdis per oreloj propraj.H.133

  • Morti iam vi ja devas.FA2.136

  • Ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.Rt.80

  • Lia sento de aŭdado estis tro forta, li aŭdis ja, kiel la herbo kreskas.FA3.119

  • En la mondo ekzistas ja Dio.Gm.51

En pozitivaj frazoj ja estas la malo de ne. Ĝi emfazas, ke la frazo estas pozitiva. Sed ja povas ankaŭ esti uzata kune kun nea vorto. Tiam ja akcentas la neadon:

  • La floroj ja ne povoscias paroli!FA1.32

  • Mi havis de post la musa reĝo la dudek-unuan lokon, kaj tio estas ja ne malgranda honoro!FA3.126

Ne konfuzu ja kun jes, kiu estas pozitiva respondvorto. Iafoje oni emfaze respondas per Jes ja! Tiam ja rilatas al subkomprenata ĉefverbo, ekz.: Jes, tiel ja estas.