PMEG 2023

14.3.16. Preskaŭ

Preskaŭ = “ne multe malpli ol, ne tute sed mankas nur malmulte, ne vere sed la diferenco estas tre malgranda”. Preskaŭ staras kutime ĝuste antaŭ tio, kio ne plene validas, sed iafoje ĝi aperas en alia pozicio:

  • Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj.FA3.28Unue pasis sep tagoj, poste pasis iom malpli ol sep tagoj.

  • Preskaŭ la tuta financa pezo de nia afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu oferema amiko.OV.163 Iomete kuŝas sur la ŝultroj de alia persono, sed tio estas nur malmulte.

  • Li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora.M.123 Ne vere esplora sed nur atenta, sed la diferenco estis tre malgranda.

  • Mi preskaŭ mortis de timo.Rz.49 Mi estis tre proksima al morto.

  • La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj.Rt.80

  • Marta ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi preskaŭ lin ne vidis.M.134

  • Estis jam preskaŭ noktomezo.M.177 Nur malmulte da tempo restis ĝis noktomezo.

  • Ŝi estis ankoraŭ preskaŭ infano, delikata kaj malgrasa.FA3.45 Ŝi estis nur iomete pli aĝa ol infano.

  • De tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.M.53

  • Nun ŝia laboro estis ja preskaŭ finita.FA1.175

  • Li estis malsana kaj preskaŭ sveninta.FA1.217

  • Ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame.M.108

  • Preskaŭ ĉiun nokton ili havas balon.FA1.29

  • Ŝi preskaŭ ĉiam estis kun li.FA3.87

  • Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj.FA1.91

  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago.M.200

Ne konfuzu preskaŭ kun apenaŭ. Ankaŭ preskaŭ kaj kvazaŭ estas similaj.