PMEG 2023

14.3.19. Tro

Tro = “pli ol devus esti”. Tro plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tro preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi priskribas kaj plifortigas:

  • La tro multa parolado lacigas lin.FE.40 Li parolis pli ol li devus.

  • La pordo estis tro malalta.FA3.149 Ĝi devus esti pli alta.

  • Kiu tro multe deziras, nenion akiras.PE.628 Pli multe da deziro ol devus esti, aŭ pli multe ol sufiĉus.

  • Ŝvarcvalda horloĝo kun plumbaj peziloj faradis “tik-tak” kaj ĉiam iris tro frue.FA2.120 Ĝi ĉiam montris horon pli fruan ol vere estis.

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192

  • Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas.PE.885

Tro + klariga esprimo «

Tro ofte aperas kun klariga esprimo, kiu montras, kiel estus, aŭ kio povus okazi, se la troeco ne ekzistus. La klariga esprimo povas esti subfrazo kun kepor ke. Tiaj subfrazoj havas normale ĉefverbon en U-formo, malofte en US-formo:

  • Ilian domon [...] oni [...] malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari.FA3.23 Se la domo ne estus tiel kaduka, oni povus lasi ĝin stari.

  • Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen.FA1.14

  • Ŝi estis tro pia kaj senkulpa ke la sorĉa arto povu havi forton sur ŝi.FA1.161

  • La aero tie estas ja multe tro peza, ke prudenta ekzistaĵo tie povu vivi.FA1.127

  • La ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi.OV.259

La klariga esprimo povas ankaŭ esti por + I-verbo:

  • Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi.BV.77 Se ne estus tiel mallume, oni povus malproksime vidi. Se ne estus tiom da bruo, oni povus ion aŭdi.

  • Ĝi ne estos tro malfacila por traduki.M.127 Se ĝi estus pli malfacila, oni eble ne povus ĝin traduki.

Maltro, ne tro «

Maltro = “malpli ol devus esti, malsufiĉe, ne sufiĉe”: Karlo tro manĝas kaj maltro ekzercas sin. Ni havas maltro da manĝaĵoj.

Ne tro estas ofte uzata en speciala maniero. La efektiva senco estas maltro, ne sufiĉe. Oni uzas ne tro por iel mildigi la diron, aŭ por doni ironian nuancon: Li havas cerbon ne tro potencan.PE.756...cerbon ne sufiĉe potencan.

Memstara tro «

Anstataŭ tro multe oni ofte uzas nur tro. Tiam tro povas roli O-vortece, kaj povas esti priskribata de da-esprimo:

  • Tro da kuiristoj kaĉon difektas.PE.433Tro multe da kuiristoj...

Vortfarado «

  • Troa = “en tro granda kvanto, en tro alta grado”. Oni uzas troa anstataŭ tro por priskribi O-vorton: Troa festeno estas veneno.PE.1076 Troa petolo estas danĝera por la kolo.PE.973 Li aĉetis troan multon da luksaĵoj....tro multe da luksaĵoj. Iafoje oni vidas la formon *tro multo*, sed tro ne povas priskribi O-vorton. Oni diru troa multo, aŭ pli normale tro multe.

  • Troi = “esti troa”: Troas mia am’! La verbo troi estas sufiĉe malofta, kaj aperas precipe en poezio k.s.

  • Troigi = 1. “ŝajnigi ke io estas pli granda, pli ampleksa, pli danĝera... ol ĝi vere estas”: Vi troigas, mia kara.M.152 Kiam ŝi rakontas pri siaj aventuroj, ŝi ĉiam troigas, eĉ ne duono estas vero. 2. “fari tiel ke io estu troa”: Kiam li trinkas alkoholaĵojn, li ĉiam troigas, kaj fariĝas tute ebria.