PMEG 2023

14.2.6. Ĵus

Ĵus = “antaŭ tre mallonga tempo, antaŭ momento”:

  • Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam [...] aperis publike la lingvo.OV.406Antaŭ tre mallonga tempo finiĝis...

  • En la “Germana Esperantisto” mi legis, ke vi ĵus festis la 70-an datrevenon de via naskiĝo.OV.567

  • Li ĵus starigis sian malgrandan teatron, kaj la homoj sidis ĉirkaŭe, por rigardi la komedion.FA1.66Li antaŭ tre mallonga tempo starigis...

  • Ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj.M.43

  • Ŝi alportis al li kruĉon da akvo, kiu cetere havis strangan aldonan guston, preskaŭ kiel mara akvo kvankam ĝi ĵus estis alportita el puto.FA1.119

  • La fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj.BV.29

  • De ĵus mi estas membro de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda).Mi ĵus fariĝis membro de SAT (kaj ankoraŭ estas membro). Praktike oni tre malofte uzas de ĵus.

Ĵus ĉiam montras tempon pli fruan, pasintan, antaŭan. Ĵus do ĉiam aperu kun IS-verbo, INT-participo aŭ IT-participo, eventuale kun US-verbo aŭ U-verbo (kiuj estas sentempaj).

Kelkaj uzas ĵus en la signifo “precize en la nuna momento, precize en tiu momento”. Tio estas eraro. Ĵus ĉiam almontras la pasintecon, momenton antaŭan. Ne diru: *Li ĵus venas.* Diru: Li ĝuste nun (precize nun, ekzakte nun...) venas. Iuj uzas ĵus en la signifo “precize, ĝuste” eĉ kiam tute ne temas pri tempo. Ankaŭ tio estas eraro. Ĵus ĉiam estas tempa vorteto. Oni ne diru: *Mi havas ĵus tiom da mono, kiom mi bezonas.* Diru: Mi havas precize (ĝuste, ekzakte...) tiom da mono... Ne diru: *Li loĝas ĵus apud la stacidomo.* Sed: Li loĝas tuj/ĝuste apud la stacidomo.

Vidu ankaŭ baldaŭ, kaj tuj.

Vortfarado «

  • Ĵusa = “ĵus okazinta”: La ĵusa okazaĵo tre ŝokis min.