PMEG 2023

27.3.2. I-verboj kune kun aliaj verboj

I-verbo povas ankaŭ dependi de aliaj ĉefverboj ol povi, devi kaj voli. La I-verbo estas tiam objekto, pri-komplemento, por-komplemento (iafoje al-komplemento) aŭ perverba priskribo. Normale ankaŭ tiam la subjekto de la ĉefverbo estas senca subjekto de la I-verbo.

I-verbo kiel objekto «

  • En varmega tago mi amas promeni en arbaro.FE.34 ≈ ...amas promenon...

  • Pri tio mi ne bezonas vaste paroli.FK.229 ≈ ...ne bezonas vastan parolon.

  • Ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.M.28 ≈ Ŝi komencis sentadon de doloro...

  • Unu promesis al la alia rakonti al ŝi, kion ŝi vidis.FA1.83 ≈ ...promesis rakontadon...

  • Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.FE.17 ≈ ...petos de vi trinkadon...

  • Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!M.145 ≈ ...provis kudristinan estadon.

  • “Ho jes”, ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.BV.53 ≈ ...daŭrigis diligentan kudradon.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?FE.7 La frazparto rajdi sur leono estas ĉi tie klasata kiel objekto, sed oni ankaŭ povas ĝin klasi kiel pri-komplementon (kun subkomprenata pri). En la praktiko kuraĝi estas apenaŭ iam ajn uzata kun ordinara O-vorto kiel objekto aŭ pri-komplemento, sed nur kun I-verbo. Oni povas eventuale diri: Tion mi kuraĝas. Sed normale oni diras: Tion mi kuraĝas fari.

  • Ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.M.91

  • Ili ankaŭ estis inter la herooj [...] povosciantaj ĵeti ŝtonojn kaj pafarkajn sagojn per la dekstra mano kaj per la maldekstra.Kr1.12

Kvankam ĉi tiaj I-verboj ja rolas kiel objekto, ili ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo.

I-verbo kiel pri-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel pri-komplemento oni ĉiam forlasas la rolvorteton pri:

  • Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio?Rt.19 ≈ ...hontas pri fanfaronado...

  • Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron.FA3.152 ≈ ...sukcesis pri ekbruligado de la fajro.

  • Mi ĝojas vin vidi.H.15 ≈ ...ĝojas pri vidado de vi.

  • Ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero.OV.147 ≈ ...ĉesos pri energia laborado...

  • Ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon.Sm1.10 ≈ Ĉesinte pri profetado...

I-verbo kiel por-komplemento aŭ al-komplemento «

Kiam I-verbo rolas kiel por-komplemento oni ofte forlasas la rolvorteton por:

  • Nun ili ĉiuj iris dormi.BV.67...iris por dormi.

  • Mi rapidis veni ĉi tien.OV.412...rapidis por veni...

Sed tre ofte oni ja uzas por antaŭ I-verbo. Legu pli detale en la klarigoj pri I-verboj kun rolvortetoj.

Iafoje en tiaj frazoj povas esti pli trafe rigardi la I-verbon kiel al-komplementon: Ĉio prezentis kvazaŭ belegan tapiŝon, kiu invitis sidi....invitis (onin) al sidado. Sed oni neniam aldonas al antaŭ I-verbo.

I-verbo kiel perverba priskribo «

  • Britain [...] ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio.BV.30Li ŝajnis subite venanta... La I-verbo estas perverba priskribo de la subjekto li.

I-verbo kiel perverba priskribo povas ankaŭ havi alian subjekton ol la ĉefverbo.