PMEG 2023

17.5. Kaj... kaj

Duobla aŭ plurobla kaj estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

  • Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaŭ laboras.

  • Al tiu bona knabo [...] ni alportos kaj frateton kaj fratineton.FA1.210 Ordinare ili (la cikonioj) alportas frateton aŭ fratineton, sed ne ambaŭ.

  • Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.

  • Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis.Pr.9 Insisto, ke ĉiuj tri malaperis.

  • – Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon? – Kaj, kaj. (= Mi havas kaj aŭton, kaj biciklon.)