PMEG 2023

20.1.4. Komparaj esprimoj – ĉu mallongigitaj frazoj?

Multaj komparaj kiel-esprimoj povas esti rigardataj kiel mallongigitaj subfrazoj, sed ofte estas grava diferenco inter la mallonga kompara esprimo kaj la subfrazo, al kiu ĝi teorie respondas. Vidu ekzemple la ĉi-antaŭajn klarigojn pri kiel por rolo kaj funkcio.

Ofte la klariga subfrazo eĉ ne komenciĝas per kiel, sed per alia KI-vorto:

  • La hundo de Elizabeto estas por ŝi kiel familiano....estas por ŝi tia, kia estas (por ŝi) familiano. La subfrazo ne komenciĝas per kiel, sed per kia.

  • Petro laboras en la sama firmao kiel Anno....en la sama firmao, en kiu laboras Anno. La subfrazo komenciĝas per kiu anstataŭ kiel.

Komparaj kiel-esprimoj do ne ĉiam estas mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam en egaleca komparo uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzas en la plena klariga subfrazo. Ili tiam ofte uzas kia kaj iafoje kiukiom anstataŭ kompara kiel. Tia uzo estas netradicia kaj ĝenerale evitinda. Iafoje ĝi povas fariĝi tre maleleganta:

  • Li vizitis tiajn urbojn, kiaj estas Parizo kaj Londono. *Li vizitis (tiajn) urbojn kiaj Parizo kaj Londono.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo kaj Londono.

  • Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. *Li loĝas en la sama urbo en kiu mi.* Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

  • Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, en kiuj mi naskiĝis. *Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko en kiuj mi.* (Aŭ eble: *...kiam kaj kie mi.*) Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

  • Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. *Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam.M.106

Se oni uzas plenan subfrazon kun ĉefverbo por esprimi egalecan komparon, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiom, kiam k.t.p. laŭ la senco. Sed se en kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen ĉefverbo), oni prefere uzu la ĝeneralan komparan vorteton kiel. Ĝi estas utila kaj uzinda lingva rimedo.

Sed iafoje oni tamen devas uzi kiom anstataŭ kompara kiel, se la komparo koncernas kvanton, kaj se oni devas uzi da-esprimon post la kompara vorteto: Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo [estas] sur la bordo de la maro.Sm1.13

En proverboj kun tre mallonga senverba formo, oni ofte uzas kia antaŭ sola frazparto en maniero, kiu tre similas al kompara kiel: Kia patrino, tia filino.PE.689Kia estas patrino, tia estas (ankaŭ) la filino.