PMEG 2023

24.2. Kvantaj A-vortoj

Kvantaj A-vortoj ofte kondutas kiel normalaj A-vortoj:

  • Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn.FE.32

  • La ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.FK.245

  • Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.FE.32

  • Ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso.M.77

  • Vi faris bedaŭrinde plurajn erarojn.

O-vorteca uzo «

La A-vortoj multaj, malmultaj, kelkaj kaj pluraj estas tre ofte uzataj kvazaŭ ili estus O-vortoj, O-vortece. Oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata post la A-vorto. Kutime temas pri personoj, sed ne ĉiam. La kunteksto decidas:

  • Multaj [legantoj] kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn.DL.6

  • Tro malmultaj [homoj/aŭskultantoj] venis al la prelego.

  • Kelkaj [personoj] el ni tranoktis en la amasloĝejo.

  • Pluraj [homoj/aŭskultantoj/rigardantoj...] ne povis reteni sin, sed kuris sur la scenejon.

  • Ili jam detruis tre multajn [ilojn/objektojn...].

  • Kelkaj [fruktoj/pomoj...] estas preskaŭ tute maturaj.

Kiel oni vidas, la subkomprenataj O-vortoj estas ofte tre ĝeneralaj. Ofte oni ne povas diri, kiu O-vorto estas subkomprenata, se oni ne konas la kuntekston. Iafoje preskaŭ ne estas eble enmeti O-vorton. Tiam la A-vorto plene alprenis O-vortan rolon. Tion oni povus nomi pronomeca uzo:

  • Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori.OV.59 Multaj egalas principe al multaj amikoj, sed, se oni enmetas la vorton amikoj, la frazo fariĝas stranga.

Legu ankaŭ pri la diferenco inter multe (da) kaj multaj, kelke (da) kaj kelkaj.