PMEG 2023

23.2. O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj estas radikvortoj, kiuj bezonas finaĵon. Baze ili estas uzataj kun O-finaĵo.

ON-vortoj «

Nombrovortoj kun la sufikso ON montras partajn nombrojn.

  • duono = 1/2

  • triono = 1/3

  • dekono = 1/10

  • dekduono = 1/12

  • centono = 1/100

  • milono = 1/1000

  • Duono, triono kaj sesono faras unuonon. 1/2 + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Ĉi tie oni povas simple uzi unu.

Ĉe iaj onoj povas estiĝi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

  • 200/1000 = ducent milonoj

  • 2/100 000 = du centmilonoj

En tiaj okazoj estas necese elparoli kun klaraj paŭzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Grandegaj nombroj «

miliono 1 000 000 (ses nuloj)
miliardo 1 000 000 000 (= naŭ nuloj)
biliono 1 000 000 000 000 (= dek du nuloj)
triliono 1 000 000 000 000 000 000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), noniliono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Noto: Nuraj kuriozaĵoj estas la jenaj apenaŭ uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duodeciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), novemdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *biliardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj ĉi-antaŭe sekvas la tiel nomatan “longan skalon”, kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la angla kaj la rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj uzante la tiel nomatan “mallongan skalon”. La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu nur la ĉi-antaŭe montritajn signifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj). PIV donas (ekde la jaro 2002) definitivajn longskalajn signifojn por ĉiuj tiaj nombrovortoj.

Vidu ankaŭ la neoficialajn sufiksojn ILION kaj ILIARD. Legu ankaŭ pri prefiksoj de mezurunuoj.

Nulo «

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Ĝi povas ankaŭ esti uzata sen finaĵo: nul.

J-finaĵo kaj N-finaĵo «

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:

  • Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono.Gn.47

  • El multaj milonoj fariĝas milionoj.PE.981

  • Mi ricevis dudek kvin centonojn.

  • Ŝi havas pli ol dek milionojn.

  • La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

  • Ŝi vidis pli ol dek milionojn.

  • Post la sumo ŝi alskribis tri nulojn.

Da «

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaŭ la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da, sed ankaŭ ekz. de kaj el povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas ĉefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ĝi:

  • Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj.FE.14

  • Li havas du miliardojn da dolaroj.

  • Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Kiam oni skribas tiajn nombrajn esprimojn cifere, oni ofte forlasas la vorteton da en la skribo: 2 000 000 000 jaroj. Kiam oni tion laŭtlegas, oni tamen devas eldiri da: du miliardoj da jaroj. Aparte atentu, se la esprimo rolas kiel rekta objekto: Ili pagis 30 000 000 enoj.Ili pagis tridek milionojn da enoj. Kiam oni elparolas la cifere skribitan nombron, oni devas diri milionojn kun N-finaĵo, ĉar la nombro 30 000 000 rolas kiel rekta objekto. La vorto enoj tamen ne havu N-finaĵon, ĉar antaŭ ĝi staras la rolvorteto da, kiun oni tamen elektis ne skribi. Por eviti konfuzon estas pli bone ĉiam skribi da en tiaj okazoj: 2 000 000 000 da jaroj, 30 000 000 da enoj.

Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan rolvorteton:

  • Unu tago estas tricent-sesdek-kvinonotricent-sesdek-sesono de jaro.FE.14

Nombraj vortetoj kun O-finaĵo «

Ankaŭ nombraj vortetoj povas fariĝi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

  • unu unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)

  • du duo = la cifero 2, paro, duopo

  • dek du dek-duodekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj

  • dudek tri dudek-triodudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj

  • kvarcent kvarcento

  • du mil kvincent du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)

  • Li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne “duon” sed “kvaron” kaj “kvinon”.Gm.56 Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = “bone”, kvino = “bonege”.

Ankaŭ ĉi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:

  • Mi aĉetis dekon da ovoj.FE.32

  • Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj.FE.14

  • Mi havas centon da pomoj.FE.14

Malnova uzo «

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn priskribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.UL.31 Nun oni devas diri dek milionoj da personoj. Ankaŭ kiom kaj tiom komence uziĝis en tia maniero.