PMEG 2023

28.4.3. Nekutimaj kunmetitaj verboj

Trioble kunmetitaj verboj «

Teorie oni povus montri eĉ pli specialajn nuancojn per trioble (eble eĉ pluroble) kunmetitaj formoj. En la praktiko tio tamen ne okazas, ĉar tiaj formoj estas tro malfacilaj:

  • Kiam li alvenis, mi estis estinta leganta la libron dum kelka tempo. ≈ Kiam li alvenis, mi estis leginta la libron dum kelka tempo. Ambaŭ formoj montras, ke la legado okazis antaŭ la alveno. La nekutima triobla formo precizigas, ke la legado estis daŭra, kaj ke ĝi ne ĉesis ĝuste kiam li alvenis, sed ke ĝi ĉesis jam antaŭe. Se iam vere estas necese esprimi ion tian, oni faru tion en pli klara maniero, ekz.: Mi leg(ad)is la libron dum kelka tempo, sed kiam li alvenis, mi estis ĉesinta legi....mi jam antaŭe ĉesis legi.

Mallongigitaj kunmetitaj verboj «

Iafoje anstataŭ uzi esti + participon, oni rekte verbigas la participon, same kiel oni ofte rekte verbigas aliajn A-vortojn.

Aktivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legantalegantas
estis legontalegontis
estos legintalegintos
estus legintalegintus
k.t.p.
Pasivaj formoj
Normale Mallongigite
estas legatalegatas
estis legotalegotis
estos legitalegitos
estus legitalegitus
k.t.p.

Zamenhof neniam uzis tiajn mallongigitajn formojn, sed ili estas tute logikaj. Bedaŭrinde ili estas en la praktiko tre malfacile kompreneblaj. Vorto kiel legintos enhavas ŝajne tro multe da informoj en tro kompakta formo. La normalaj kunmetitaj formoj kun esti estas pli taŭgaj en tiuj maloftaj okazoj, kiam oni ne povas uzi ordinarajn simplajn verboformojn (legis, legos k.t.p.).

Sed kelkaj tiaj mallongigitaj formoj efektive praktike iom enuziĝis. Precipe INTUS-formoj estas popularaj. Simpla US-formo estas tute sentempa, sed multaj tamen sentas US-verbojn kiel nuntempajn, kaj uzas INTUS ĉiam, kiam temas pri pasinteco:

  • Se mi sciintus tion, mi agintus alie.Se mi estus sciinta tion, mi estus aginta alie. Oni povas pli simple diri: Se mi (tiam antaŭe) scius tion, mi (tiam) agus alie.

Ankaŭ ATAS-formoj estas sufiĉe oftaj:

  • Bezonatas novaj fortoj en nia organizo.Estas bezonataj...

  • Serĉatas nova redaktisto por la revuo.Estas serĉata...