PMEG 2023

29.2.1. Elekto de pasiva participo – bazaj principoj

La elekto de participo en pasivo dependas simple de tio, kion oni volas esprimi. Oni elektu AT-participon, se oni interesiĝas pri la iom-post-ioma daŭrado de la ago, aŭ se temas pri ripetado de la ago. Oni elektu IT-participon, se plenumiĝo aŭ rezulto estas pli grava. Oni elektu OT-participon, se temas pri stato antaŭ la ago.

AT daŭrado aŭ ripetado
IT plenumiĝo aŭ rezulto
OT stato antaŭ ago

Kontrolesprimoj «

Kiam oni hezitas inter AT kaj IT, oni povas uzi kontrolesprimojn por trovi, kiu nuanco pli taŭgas.

Se oni povas aldoni iom post iom, plu kaj pluree kaj ree sen tute ŝanĝi la sencon, tiam taŭgas AT, ĉar iom post iom kaj plu kaj plu emfazas daŭradon, kaj ree kaj ree emfazas ripetadon:

  • Ŝi amis kaj estis [plu kaj plu] amata.M.14

  • Dum la kafo estis [iom post iom] kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis.FA4.114

  • Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte [ree kaj ree] aĉetata de mi.FE.25

  • Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos [ree kaj ree] pagataj de mi.FE.25

Se oni povas aldoni definitive sen detrui la sencon, tiam taŭgas IT, ĉar definitive akcentas plenumiĝon aŭ atingon de rezulto:

  • Georgo Vaŝington estis [definitive] naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12

  • La surtuto estas [definitive] aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.FE.25

  • Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos [definitive] pagita al vi baldaŭ.FE.25

  • Kiam estis [definitive] aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo [...], tiam ankaŭ Ester estis [definitive] prenita en la reĝan domon[...].Es.2