PMEG 2023

12.2.5. N por direkto

La finaĵo N povas montri direkton de movo, responde al la demandoj al kiu loko?, en kiu direkto? k.s. Kiam direkta N estas uzata post O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, ĝi montras efektivan atingon de la celo. Komparu kun la rolvorteto al, kiu havas similan sencon, sed ne nepre esprimas atingon de la celo.

Direkta N-finaĵon ĉiam esprimas almovon, neniam demovon. Oni do ne uzu N, kiam laŭsence estu deel. Iafoje oni tamen renkontas frazojn kiel: Ili eliris la buson. En tiaj okazoj temas pri objekta N-finaĵo, la buso estas objekto de la ago “eliri”. Estas tamen plej klare kaj preferinde diri: Ili eliris el la buso. Movaj verboj kun prefikseca de neniam havas tian rektan objekton. Oni ĉiam diras defali de io, deiri de io, neniam *defali ion*, *deiri ion*.

Direkta N kun loka rolvorteto «

Direkta N-finaĵo povas uziĝi kune kun loka rolvorteto, ekz. en, sur kaj sub. Kiam loka rolvorteto montras simplan pozicion, oni uzas ĝin sen la finaĵo N. Sed se oni volas montri, ke io moviĝas al tia loko, oni devas aldoni alian rolmontrilon, kiu montras direkton. Oni povus uzi al (al en, al sur, al sub k.a.), sed en la praktiko oni uzas ĉiam direktan N-finaĵon:

  • sur la tablo = en pozicio sur la tablo sur la tablon = al pozicio sur la tablo, al sur la tablo

  • sub la granda lito = en loko sub la granda lito sub la grandan liton = al loko sub la granda lito, al sub la granda lito

  • La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi).FE.26

  • La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin).FE.26 La birdo flugas al la interno de la ĉambro.

  • Marta metis la libron sur la tablon.M.128 Ĝi estis en alia loko, kaj ŝi movis ĝin al la tablosurfaco.

  • Mi jam devas iri en la regnon ĉielan!FA1.23 Mi nun ne estas en la regno ĉiela, sed mi jam devas iri al la interno de tiu loko.

  • Sed li enligis sian tutan monon en ŝian antaŭtukon, prenis ĝin sur la dorson, kiel paksakon, metis la fajrilon en la poŝon kaj iris rekte en la urbon.FA1.8

Direkta N-finaĵo estas nepra nur kiam la loka rolvorteto rilatas al esprimo, kiu estas klare mova, kaj se klare temas pri moviĝo al la priparolata loko:

  • La vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.FE.39 Oni povus diri sur la branĉojn, sed pendiĝi ne estas klare mova vorto, kaj tial N-finaĵo ne estas deviga.

  • Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino.M.45 La verbo sidiĝi precipe esprimas ŝanĝon de korpopozicio, ne movon, kaj tial Zamenhof preskaŭ ĉiam uzis ĝin sen N-finaĵo por direkto. Sed se oni volas esprimi aŭ emfazi, ke la sidiĝanto moviĝas al la sidloko, oni ja povas diri sidiĝi sur seĝon, sidiĝi en fotelon, k.s.

  • Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno.Er.4 Sidigi ne estas klare mova, sed oni ankaŭ povas diri sur azenon.

  • Sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj.M.22 En esprimoj kiel skribi ion sur papero, noti ion en libro k.s. la ideo de movado estas tre malforta, kaj oni normale ne uzu direktan N-finaĵon. Sed se oni volas emfaze esprimi tian direktan nuancon, oni ja povas uzi N: Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36 Enskribi estas pli moveca ol simpla skribi.

  • Karlo parolis en mikrofono. La ideo de movado estas ĉi tie tre malforta, sed ankaŭ estas eble diri en mikrofonon.

Eĉ se la verbo estas mova, ne nepre temas pri moviĝo al la loko montrita per la loka rolvorteto:

  • Se vi vidos, ke azeno de via malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon kune kun li.Er.23 Fali estas ja mova verbo, sed la azeno jam troviĝis sub la ŝarĝo. Poste ĝi tie falis.

Ankaŭ ĉe aliaj lokaj rolvortetoj ol la plej oftaj en, sur kaj sub oni uzas direktan N-finaĵon laŭ la samaj principoj:

  • Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon.Er.10...al loko antaŭ mia vizaĝo. ...al antaŭ mia vizaĝo.

  • Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron.Lv.1...al (loko) apud la altaro.

  • La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.M.8...al (pozicio) ĉirkaŭ la kolo...

  • Oni elkondukis lin ekster la urbon kaj priĵetis lin per ŝtonoj.Rĝ1.21 Li estis en la urbo, sed oni movis lin al loko ekster la urbo.

  • Li metis ĝin [= la nukson] inter la pordon kaj sojlon kaj alpremis la pordon; la nukso krakis kaj rompiĝis.FA3.89 Li metis la nukson en lokon inter la pordo kaj la sojlo.

  • Morgaŭ mi venos ĉe vin. Tradicie oni preferas: Morgaŭ mi venos al vi.

Vidu cetere la klarigojn pri la unuopaj lokaj rolvortetoj.

Subkomprenata celo «

En iaj okazoj oni kutimas ne uzi direktan N-finaĵon, ĉar la vera celo estas subkomprenata esprimo. Tiu esprimo havus N-finaĵon, se oni enmetus ĝin:

  • Jakob enfosis ilin sub la kverko.Gn.35 Oni ne diras sub la kverkon, ĉar la vera celo estas la grundo: Jakob enfosis ilin en la grundon sub la kverko.

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron.FE.34 Mankas direkta N post mi, ĉar oni povus diri: Oni metis sur la tablon antaŭ mi manĝilaron.

Tamen ne estas eraro diri sub la kverkon kaj antaŭ min, ĉar ankaŭ tiuj esprimoj povas esti rigardataj kiel celoj en tiuj frazoj.

Ĉe la verbo alveni oni povas uzi en kun aŭ sen direkta N-finaĵo:

  • Fine ili alvenis en la varmajn landojn.FA1.51 La celo de la vojaĝo estis la varmaj landoj.

  • En la sekvanta tago [...] ni alvenis en Kopenhago.FA4.131 La alvenado al la preciza celloko okazis en Kopenhago.

  • Simile estas ĝustaj kaj alveni tie, kaj alveni tien.

Figura direkto «

Lokaj rolvortetoj estas ofte uzataj en figura senco. Io abstrakta, neloka, estas esprimata kvazaŭ loko. Ankaŭ tiam oni povas uzi direktan N-finaĵon por esprimi figuran direkton. Ekz. en estas uzata figure pri statoj kaj formoj. En + N-finaĵo do povas montri statoŝanĝon, moviĝon de unu stato aŭ formo al alia: Mi ŝanĝos ilian malĝojon en ĝojon.Jr.31 La popolo Izraela dividiĝis en du partojn.Rĝ1.16

Rolvortetoj, kiuj mem montras direkton «

Kelkaj rolvortetoj per si mem montras direkton: al, ĝis, el kaj de. Tiuj rolvortetoj neniam montras pozicion. Post ili oni ne uzu N-finaĵon: al la urbo, ĝis la fino, el la lernejo, de la komenco, disde la patrino, ekde Februaro, de post la somero, for de Tokio (ne *al min*, kio signifus *al al mi*).

Direkta N post lokaj E-vortoj «

Oni povas meti la finaĵon N ankaŭ post lokaj E-vortoj por montri direkton al ia loko:

  • hejme = en la hejmo hejmen = al la hejmo

  • urbe = en la urbo urben = al la urbo

  • ekstere = ekster io eksteren = al la ekstero de io

  • Ni veturas Romen.Ni veturas al Romo.

  • Tra la malgrandaj fenestroj oni povis rigardi internen en la salonojn.FA1.153 Internen = al la interno, en la internon.

N-finaĵo povas aperi post E-vortoj nur por montri direkton, neniam por montri objekton, mezuron aŭ tempopunkton. Iafoje kvantaj E-vortoj rolas kiel objekto, sed ili tamen ne povas ricevi N-finaĵon.

Ankaŭ tabelvortoj je E montras lokon, kaj povas ricevi N-finaĵon por direkto:

  • tie = en tiu loko tien = al tiu loko, en tiu direkto

  • kie = en kiu loko kien = al kiu loko, en kiu direkto

  • ĉie = en ĉiu loko ĉien = al ĉiu loko, en ĉiu direkto

  • ie = en iu loko ien = al iu loko, en iu direkto

  • nenie = en neniu loko nenien = al neniu loko, en neniu direkto

  • Ni iru, sinjorino, ien aliloken.M.109...al iu alia loko.

Kiam direkta N uziĝas post E-vortoj kaj tabelvortoj je E, la senco estas simila al la rolvorteto al. Tio signifas, ke ne nepre temas pri atingo de la montrita loko.

Sola direkta N-finaĵo ĉe O-vorto «

Oni ankaŭ povas montri movan direkton per N-finaĵo ĉe O-vorto, kiu ne havas alian rolmontrilon:

  • Morgaŭ mi veturos Parizon.FE.28...al Parizo. Temas pri veturo por atingi kaj eniri en la urbon.

  • Devas ekzisti okcidenta vojo Hindujon.FK.254...vojo, kiu atingas Hindujon.

  • La vagonaro kuras de Hanovero Berlinon.FK.209

Praktike oni tiamaniere uzas solan direktan N-finaĵon preskaŭ nur ĉe propraj nomoj de urboj, landoj k.s., kiel en la ĉi-antaŭaj ekzemploj, kaj nur kiam temas pri iro al la interno de la loko. Oni do ne diru ekz. *Mi metis la seĝon la salonon.* Oni diru: Mi metis la seĝon en la salonon.

Entute tia ĉi uzo de sola direkta N-finaĵo ĉe O-vorto estas nuntempe tre malofta, preskaŭ arĥaika. Oni ĝenerale preferas uzi la rolvorteton al: al Parizo, al Hindujo.

Mallogika uzo de direkta N «

Direkta N aperas ankaŭ en vortoj kiel pluen, renkonten, tiudirekten, reen k.s., kie la N-finaĵo principe estas mallogika, ĉar plu, renkonte, tiudirekte kaj ree ne montras lokon. Iafoje tia mallogika uzo tamen helpas al klareco, kaj tiaj esprimoj ne estas nepre evitendaj. Ili estas tradiciaj kaj facile kompreneblaj. Normale tamen simpla plue, renkonte kaj tiudirekte sufiĉas, sed en reen la N-finaĵo estas neevitebla, ĉar simpla ree signifas denove, refoje, plian fojon:

  • Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.FA1.163

  • Mi ekiris renkonten al ŝi. Simpla renkonte sufiĉas.

  • La ŝtelistoj kuris tiudirekten. Tiudirekte estas pli logika, sed eble iom malpli klara.

  • La pendolo ĉe la granda horloĝo iradis tien kaj reen.FA2.146

Atentu, ke en vortkunmetaĵoj reen iafoje povus esti miskomprenata kiel la prefikso RE + la rolvorteto en: reeniri = “iri reen” aŭ “denove eniri”. Ordinare la kunteksto tamen malebligas miskomprenon.