PMEG 2023

12.3.6.3. Krom

Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom. La diferenco inter tiuj du signifoj estas tre granda, kaj tio iafoje povas krei riskon de miskompreno.

Escepta krom «

Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia pozitiva frazo normale enhavas ĉiu(j), ĉiotuta:

  • Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro.LR.136 Petro ne estis tie.

  • Krom la studento ĉiuj estis en la lito.FA3.52 La studento ne estis en la lito.

  • Ĉiun homon, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.Dn.6 Se iu petos de vi, tiun oni tamen ne ĵetu en kavon de leonoj.

  • Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto.M.150 La frunto ne estis tia.

  • La tuta teksto estas ĝusta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas ĝusta.

  • La tuta popolamaso disiĝis krom malgranda grupo. Malgranda grupo ne disiĝis.

Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto aŭ sen), la senco de escepta krom estas pozitiva:

  • En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.FE.26 Li kaj lia fianĉino ja estis tie.

  • Ne ekzistas Dio krom Mi.Re.32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.

  • La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj.FK.253 Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

  • Ĝiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto]krom kelkaj tre malmultajne estas arbitre elpensitaj.FK.284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.

  • En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo.L1.241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu ĉi-poste pri krom + aliaj rolmontriloj.)

  • Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta laciĝo.M.193 Mortan laciĝon ŝi ja sentis.

  • Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian.M.62 Tiun monon ŝi ja havas.

Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaŭ uzi ol: La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj.La domoj estis nenio alia ol lignaj budoj.FA3.138

Aldona krom «

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ) ĉeestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:

  • Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj.LR.136Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.

  • Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon.H.24Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.

  • Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj.M.101Aldone al mi, ankaŭ ili restis tie.

  • Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon?M.125Ĉu vi jam provis ankaŭ alian laboron aldone al tiu, kiu...?

  • La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da nebulo.FA1.116Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.

  • Ĝi [= la ofico] ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi.M.30Aldone al tio, ke ĝi ne estas facila, mi dubas ankaŭ, ĉu ĝi estus oportuna por vi.

  • La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.FE.11Aldone al tio, ke ŝi estis simila al la patro, ŝi estis ankaŭ bela.

  • Krom Karlo, venis lia tuta familio.Aldone al tio, ke venis Karlo...

  • Vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi...M.58...al nehonesteco aldoniĝus ankoraŭ sendankeco, se mi...

Aldona krom estas normale ĉiam pozitiva, kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-antaŭe. Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaŭ, krom ricevas negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaŭ Karlo ne estis tie.Petro ne estis tie, kaj aldone ankaŭ ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaŭ uzas en la praktiko.

Risko de miskompreno «

Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la frazo estas pozitiva, kaj ne ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ, povas iafoje ekesti duboj: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Ĉu Petro estis tie, aŭ ne?

Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int)e + N-finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, inkluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaŭ por montri, ke krom estas aldona.

Oni povas anstataŭ krom uzi ekster, kiu povas esti kaj escepta, kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence Zamenhof uzis ankaŭ al tio anstataŭ krom tio, sed tio plene malaperis.

Antaŭ ke-frazo «

Oni uzas krom ankaŭ antaŭ ke-frazo, sed intermetas helpan tio:

  • Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone. Aldona krom.

  • Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn.M.102 Jam montriĝis, ke ŝi ne havas labordeziron. Aldone montriĝis, ke ŝi ankaŭ ne havas sciojn nek laborkapablon.

Iafoje oni forlasas tio:

  • Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34 Escepta pozitiva krom.

Antaŭ I-verbo «

Ofte oni uzas krom antaŭ I-verbo.

Krom + aliaj rolmontriloj «

Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la krom-esprimo:

  • Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu ekstermita.Er.22 Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al estas necesa por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricevanto de la oferoj.

  • Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.Rĝ1.17 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.

  • Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis.Gn.39 Ĉi tie pri ŝajnas superflua. Ankaŭ sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la pano.

  • Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon.Krom bati Vilhelmon... N-finaĵo post krom estas praktike ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi tiaj frazoj. Konfuzo preskaŭ neniam povas estiĝi. Ĉi tie la loko de ankaŭ malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaŭ Petro batis Paŭlon.Krom ke Vilhelmo batis Paŭlon, ankaŭ Petro faris tion.

Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu kun anstataŭ, kiu estas pli ofte uzata tiel, eĉ kun N-finaĵo.

Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la Eternulo sole... ...krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia klarigo tamen ne estas ebla en la dua ekzemplo ĉi-antaŭe.

Vortfarado «

  • Kroma = “aldona, plia, krom alia”: Por ricevi unulitan ĉambron vi devas pagi kroman kotizon.

  • Krome = “aldone, plie, krom tio”: Krome vi devas pagi por matenmanĝo.

Kroma kaj krome havas ĉiam aldonan signifon, neniam esceptan.