PMEG 2023

12.3.6.10. Pri

Pri montras temon, tion, kion ago traktas aŭ koncernas, k.s.:

  • Mi parolas pri leono.FE.7 La temo de la parolado estas leono.

  • Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo!FA3.91 La pensoj havis vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.

  • Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn.M.156

  • Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis.M.95

  • Mi instruas mian infanon pri Esperanto.LR.120A (= Mi instruas Esperanton al mia infano.LR.120A) La temo de la instruado estas Esperanto.

  • Mi estas preta [...] vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. – Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. – Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo.Rz.89

  • Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros.FA2.107

  • Ĉu vi ploras pri mi?FA1.194

  • Pri kio estas la afero?PE.846Pri kio temas?Kion koncernas la afero? Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?

  • Ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo.M.84 La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.

  • Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas.FE.18

  • Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.M.33

  • La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno, sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro.FA2.24

  • Ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero.M.201

Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ĝi ofte havas tute specialan efikon.