PMEG 2023

12.1.1. Subjekto

Subjekto estas tio, kio faras la agon de la ĉefverbo. La subjekto de ĉefverbo estu ĉiam sen rolmontrilo. La preciza senco de la rolo subjekto tre dependas de la verbo. Jen kelkaj ekzemploj:

Aganto – tipa subjekto «

Tipa subjekto estas aganto, kiu aktive plenumas agon aŭ (vole) kaŭzas ian okazaĵon:

  • La gefianĉoj promenadis sub la freŝa superpendanta laŭba tegmento.FA3.29

  • La soldato dehakis al ŝi la kapon.FA1.8

  • Gerda karesis al ŝi la vangojn.FA2.75

  • Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj.FA1.171

  • En tiu momento el la ĝardeno venis du malgrandaj knaboj.FA1.149

  • Mi bele kovris mian liton per multkoloraj teksaĵoj el Egiptujo.SS.7

  • La patro donis al mi dolĉan pomon.FE.10 Komparu kun ricevi.

Malpli tipaj subjektoj «

Ofte tamen subjekto ne estas aktiva konscia aganto aŭ kaŭzanto, sed malaktiva aganto, aŭ rimedo, aŭ io kio simple troviĝas ie, aŭ io kio moviĝas senvole, aŭ io kio havas ian econ, aŭ io kio nur ekzistas, k.t.p.:

  • Ĉu vi aŭdis jam la historion pri la malnova strata lanterno?FA2.117 Oni ne “plenumas” aŭdadon. Tio simple okazas.

  • Fine krevis unu ovo post la alia.FA2.34 La krevado okazis al la ovoj.

  • La folioj faladis de la arboj.FA3.59 La falado okazis al la folioj.

  • Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno, sekalo, hordeo kaj aveno.FA2.20

  • Estis iam malgranda knabino.FA2.98 La knabino ne faris agon, ŝi simple ekzistis.

  • Avineto estas tre maljuna.FA2.90 La avineto havas econ.

  • La sovaĝa vinberbranĉo havis sur si bluajn kaj ruĝajn berojn.FA1.188 La branĉo ne agis. Ĝi estis la loko, kie la beroj troviĝis.

  • Tapiŝoj kovris la plankon.FA3.59 La tapiŝoj troviĝis sur la planko.

  • Ha, jen kuŝas ja paro da galoŝoj!FA1.123 La galoŝoj troviĝas ie.

  • Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.PE.1005 La ŝlosilo estas ilo por la malfermado. Normale malfermi havas la veran aganton kiel subjekton. Sed se la vera aganto tute ne estas menciita, ofte la ilo anstataŭe aperas kiel subjekto.

  • Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo.FA2.148 Vera aganto estas la homo, kiu veturigis la veturilon.

  • De la patro mi ricevis libron.FE.9 Vera aganto estas la patro. Mi estas la celo de la donado. Komparu kun doni, ĉe kiu la vera aganto estas subjekto.

  • Pasis jaroj.FA3.103 La subjekto ne estas aganto, sed tempo.

La verbo decidas «

Por ĝuste uzi subjektojn oni devas por ĉiu verbo scii, kio povas aperi kiel subjekto de ĝuste tiu verbo. Vidu kelkajn ekzemplojn de verboj kaj frazroloj.