PMEG 2023

33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento

Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la rolvorteton antaŭ helpa tio:

  • Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis.FA1.217

  • La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu.OV.382

  • La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis.M.126

  • Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus.Rt.40

  • Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...], Mi faros vin fierindaĵo de la mondo.Jes.60

  • Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj.FA2.2

  • Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.M.10

  • Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela.FA1.44

Se la rolvorteto estas pri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):

  • La kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre.OV.165...kulpigus nin pri tio, ke...

  • Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon.FE.20Petu ŝin pri tio, ke...

Okaze oni forlasas ankaŭ por tio antaŭ ke-frazo:

  • Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove.FA2.83...kovris por ke li ne malvarmumu denove.

  • Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi.Rĝ2.4...por ke li manĝu ĉe ŝi.

Rimarku, ke la ĉefverbo ĉiam havas U-finaĵon en tiaj subfrazoj.

Rolvorteto rekte antaŭ ke-frazo «

La rolvorteton por oni normale metas rekte antaŭ ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaŭ anstataŭ rekte antaŭ ke, kaj kelkfoje malgraŭ, krom kaj sen:

  • Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

  • Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la lastaĵon el mia havo, la arĝentan pelvon.Rn.15

  • Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon.FK.263

  • Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca. Malgraŭ (tio) kekvankam.

  • Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon.Rz.34

  • Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus.

Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam. Anstataŭ pro ke oni uzu pro tio ke, tial keĉar.

Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj.