PMEG 2023

33.2.1. Ke-frazoj kiel subjekto

Subfrazo, kiu komenciĝas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo kutime staras en fina pozicio:

  • Okazis, ke la reĝino mortis. Tio okazis.

  • Ŝajnas, ke pluvos. Tio ŝajnas.

  • Estas vero, ke ŝi havis sur si pantoflojn.FA2.112 Tio estas vero.

  • Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj.FE.17 Tio ŝajnas al mi.

  • Al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita.LR.51A Tio eĉ ne venos al li en la kapon.

  • Kompreneble, ke mi lin amas.FE.41 La ĉefverbo estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas. Tio estas komprenebla.

Helpa tio «

Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:

  • Ĉu tio estas vera, ke li mortigis sin?

  • Okazis tio, ke la ŝtelinto forfuĝis.

En ĉi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas nomi tion helpa tio, ĉar la vorto tio gramatike estas senbezona. Ĝi nur helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke-frazo iom emfaziĝas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga priskribo de tio. Helpa tio estas uzata ankaŭ ĉe aliaj specoj de subfrazoj, ekzemple demandaj subfrazoj.

Zamenhof iafoje uzis ĝi anstataŭ tio, ankaŭ en ĉi tia helpa rolo. Nun oni uzas nur tio.