PMEG 2023

30. Verboj kaj frazroloj

La plej grava parto de frazo estas la ĉefverbo. Ĝi regas la gramatikon de la tuta frazo. Ĉefverbo estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. Ĝi decidas, kiaj rolantoj povas aperi, kaj kiajn rolmontrilojn ili havu. Por konstrui frazojn ĝuste oni do devas por ĉiu verbo scii, kiaj rolantoj povas aŭ devas aperi. Plej grave estas scii detalojn pri subjekto, objekto kaj perverba priskribo. Tiujn rolojn oni povas nomi ĉefaj frazroloj. Ĉe iaj verboj ankaŭ al-komplemento estas grava frazrolo. Aliaj komplementoj (tempaj, lokaj, manieraj...) kondutas pli libere. Tiajn povas havi pli-malpli ĉiu verbo.

Ĉi tie aperos nur ekzemploj de diversaj specoj de verboj, kaj ne ĉiuj detaloj estos klarigitaj. Multaj verboj havas plurajn signifojn, kaj la reguloj por frazroloj povas esti malsamaj por la diversaj signifoj. Bonaj vortaroj donas pli da informoj, almenaŭ per ekzemplaj frazoj.

La ĉi-postaj klarigoj traktos ĉefe aktivajn frazojn. Tio estas la normala maniero montri agon. Frazojn kun objekto oni povas transformi en pasivon. Tiam la frazroloj ŝanĝiĝas.