PMEG 2023

30.5. Priskribaj verboj

Priskribaj verboj ligas priskribon al la subjekto aŭ la objekto. Tian priskribon oni nomas perverba priskribo. Ĝi plej ofte ne havas rolmontrilon.

esti La subjekto estas tio, kio havas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo de la subjekto: La domo estas granda. / Mia patro estis ŝoforo. Esti povas ankaŭ esti sensubjekta: Estas varme. / Estas terure. Tiu, kiu sentas aŭ spertas econ povas aperi kiel al-komplemento aŭ por-komplemento: Estas al mi malvarme kaj tiel malseke!FA1.55 / Estas terure por mi. Legu pli pri esti.
fariĝi La subjekto estas tio, kio ekhavas ian econ. La eco aperas kiel perverba priskribo: La etoso fariĝis bona. / Ili fariĝis ŝtelistoj. Fariĝi povas ankaŭ esti sensubjekta: Fariĝis malvarme al mi. / Fariĝis terure por mi.
opinii La subjekto estas tiu, kiu havas opinion pri la eco de io. La objekto estas tio, kio havas la econ. La eco mem aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Mia fratino opinias viajn klopodojn vanaj.
bati Normale bati estas ordinara objekta verbo. La kaŭzanto estas subjekto, kaj tio, kion la batoj trafas, estas objekto. Iafoje ĉeestas ankaŭ eco, kiun la batado kaŭzas ĉe la objekto. La eco aperas kiel perverba priskribo de la objekto: Ili batis lin senkonscia.