PMEGGramatiko / Verboj /

26.3. Vola modo: U-finajxo

U-formo montras, ke la ago aux stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aux celata. U-formo ne montras la tempon de la ago. Tia ago tamen kutime trovigxas en la estonteco:

Cxe U-verboj oni tre ofte forlasas la subjekton, se gxi estas la pronomo vi: Venu tuj! = Vi venu tuj! Sed tia forlaso eblas nur en cxeffrazo, ne en subfrazo.

U-modo en ke-frazoj «

U-modo estas uzata en ke-frazoj, se la cxeffrazo iel montras volon, celon, opinion k.s.:

  • Mi volas, ke vi laboru. La laborado estas volata.

  • Li petas, ke mi estu atenta.[FE.26]

  • Estas necese, ke ni nun unu fojon por cxiam faru finon al tiu cxi stato.[L2.112]

Legu pli detale pri verboformoj en ke-frazoj.

Gxentila peto «

Por esprimi pli gxentile sian volon oni uzu la vorton bonvolu plus I-verbon. Oni ankaux povas aldoni alian gxentilan esprimon kiel mi petas, aux simile:

  • Bonvolu sidi cxi tie! = Sidu cxi tie, mi petas!

  • Bonvolu fermi tiun cxi fenestron! = Fermu la fenestron, mi petas!

Nepre ne uzu duoblan U-formon. Ne diru: *Bonvolu sidu...*.

Noto: Kelkaj uzas anstatauxe bonvole ...U, ekz.: Bonvole sidu cxi tie! Tio estas suficxe logika alternativo, sed gxi ne estas kutima, nek tradicia. Prefere oni restu cxe la normala bonvolu... I.


Dosierdato: 6 Novembro 2005 (12:54:29 GMT)