PMEG 2023

1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 literojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Majuskloj:ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ
Minuskloj:abcĉdefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz
Nomoj:abocoĉodoefogoĝohoĥoijoĵokolomonooporosoŝotouŭovozo

La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj.

Legu pli detale pri la liternomoj, kaj pri elparolo de mallongigoj. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj.

Majuskloj kaj minuskloj «

Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj.

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto, sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ (vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon).

Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian minusklan aŭ sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo aŭ majusklo).

Supersignoj «

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kaj Ŭ. Ili havas supersignojn. La supersigno ^ nomiĝas cirkumfleksoĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj «

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super Ŭ: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno.Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo aŭ plej ĉarma ĝardeno.FA3.114

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., iuj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo aux plej cxarma gxardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ´ (dekstrakorna supersigno, akuta supersigno), kaj ` (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno).

Kiam oni skribas Esperanton per brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita ĉi-antaŭe) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.