PMEG 2023

38.4. Afiksecaj elementoj

Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj en la vortfarado en ia speciala maniero, laŭ iaj specialaj reguloj. Preskaŭ ĉiam temas baze pri kunmetado laŭ la ordinaraj principoj de kombinoj kaj frazetvortoj, sed kun ia aldona specialaĵo. Tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en kunmetaĵoj, ke ankaŭ ili ŝajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankaŭ tiajn elementojn oni povas nomi afiksecaj.