PMEG 2023

38.2.6. ĈJ

Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ kaj ET. Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

  • Johano JohanĉjoFE.38JoĉjoFE.38

  • Nikolao NikolĉjoFE.38NikoĉjoFE.38NikĉjoFE.38NiĉjoFE.38

  • Ernesto ErneĉjoFE.38ErĉjoFE.38

  • Vilhelmo VilhelĉjoFE.38VilheĉjoFE.38VilĉjoFE.38ViĉjoFE.38

  • papago PapĉjoFA1.138 (karesa nomo de vira papago)

  • patro paĉjoFA2.16Paĉjo

  • onklo Oĉjo

  • frato Fraĉjo

ĈJ, same kiel NJ, estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL, se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro Petrulo Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj). Iafoje, se la baza vorto estas tre mallonga, oni povas aldoni ĈJ post tiu tuta vorto, eĉ konservante eventualan O-finaĵon antaŭ ĈJ: avo avoĉjo (anstataŭ la iom malfacile elparoleblaj kaj apenaŭ rekoneblaj formoj avĉjo kaj aĉjo).

Legu ankaŭ pri la proponita virseksa sufikso IĈ°, la proponita neduuma sufikso IP° kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ°.