PMEG 2023

38.2.13. ER

ER = “tre malgranda parto de tutaĵo”. ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

  • sablo sablero = grajno de sablo

  • neĝo neĝero = flok(et)o el neĝo

  • ĉeno ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno

  • pluvo pluvero = akvoguto de pluvo

  • mono monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas monbiletomonpapero)

  • herbo herbero = unu tigo de herbo

  • fajro fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajreron oni nomas ankaŭ sparko)

  • kudri kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno

Ordinara radiko «

  • ero = malgranda (konsistiga) parto

  • ereto = malgrandega ero

  • grandaj eroj grandera = konsistanta el grandaj eroj

  • disaj eroj diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC «

ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (≈ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.FE.42 (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)