PMEG 2023

38.2.24. IST

IST = “persono, kiu ofte okupiĝas pri io (eble profesie)”. Komparu kun AN kaj ISM. Tio, kio staras antaŭ IST, ĉiam estas tio, pri kio okupiĝas la persono.

Estas ofta miskompreno, ke IST egalas al “profesiulo”, sed ĝia vera signifo estas pli vasta:

  • verki verkisto = persono, kiu ofte verkas

  • instrui instruisto = persono, kiu profesie instruas

  • kuraci kuracisto = persono, kiu profesie kuracas

  • dento dentisto = kuracisto de dentoj

  • arto artisto = persono, kiu praktikas arton

  • lignaĵo lignaĵisto = persono, kiu metie faras lignaĵojn

  • biciklo biciklisto = persono, kiu ofte biciklas

  • ŝteli ŝtelisto = persono, kiu ofte ŝtelas

  • komerco komercisto = persono, kiu profesie komercadas

  • akuŝi akuŝisto = persono, kiu profesie helpas ĉe akuŝado (sed ne mem akuŝas), naskohelpisto

  • Esperanto esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

IST-vorto povas esti plursignifa. Je bezono eblas fari pli precizajn vortojn. Anstataŭ la ĝenerala fiŝisto oni povas paroli pri fiŝkaptisto, fiŝbredistofiŝvendisto. La formon dentisto oni povas precizigi al dentokuracisto, sed tio normale estas superflua.

Esperantisto tradicie kaj kutime estas ĉiu, kiu scias kaj uzas la lingvon, sed sufiĉe ofte oni renkontas la ideon, ke esperantisto devus signifi nur “aktiva ano de la Esperanto-movado” aŭ simile. IST tamen nur montras, ke la persono ofte okupiĝas pri la afero. Ne devas esti profesieca aŭ simila okupiĝo. Sed oni ne uzas IST por parolantoj de ordinaraj lingvoj. Oni ne diras anglisto por “parolanto de la angla”, sed anglalingvano (anglisto signifas “specialisto pri la angla”).

IST kaj ISM «

Por IST-vorto ofte ekzistas simila ISM-vorto. La rilatoj inter la du formoj de tiaj vortparoj povas esti tre diversaj:

  • alkoholisto = persono dependa de alkoholo, trafita de alkoholismo

  • alkoholismo = malsana dependeco de alkoholo

  • kapitalisto = persono, kiu posedas multan kapitalon

  • kapitalismo = ekonomia sistemo de privata kapitalposedo

  • esperantisto = persono, kiu scias kaj uzas Esperanton

  • esperantismo = 1. penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa 2. lingva apartaĵo de Esperanto

Ekzistas ankaŭ tre multaj vortoj, kiuj finiĝas per “ist” aŭ “ism”, kaj kiuj ja montras diversajn istojn kaj ismojn, sed kiuj tamen ne estas kunmetitaj, ekz.: turistoturismo, faŝistofaŝismo, ekzistencialistoekzistencialismo, rojalistorojalismo, nihilistonihilismo, feministofeminismo. Tiuj vortoj ne devenas de *turo*, *faŝo*, *ekzistencialo*, *rojalo* k.t.p. En tiaj okazoj “ist” kaj “ism” estas ekssufiksoj. Iafoje oni provas elserĉi signifon por la ŝajna radiko de tiaj ĉi vortoj, kaj fari el tio novan veran radikon. Tio povas esti bona, se la tiel kreita vorto estas efektive utila, sed ofte nur rezultas superflua duoblaĵo de jam ekzistanta vorto, aŭ vorto praktike neuzebla. Preskaŭ ĉiam estas plej saĝe lasi tiajn ŝajnkunmetaĵojn en paco.

IST = ISM-AN «

Ofte IST signifas “subtenanto de la responda ismo”. Tiam IST = ISM-AN:

  • marksisto = marksismano, subtenanto de marksismo

  • oportunisto = oportunismano, iu kiu agas laŭ oportunismo

  • komunisto = komunismano, subtenanto de komunismo

Rimarku, ke IST ne ĉiam egalas al ISM-AN. Ekz. kapitalisto ne egalas al kapitalismano.

IST kaj AN «

AN kaj IST estas en iaj okazoj tre proksimaj. Tiam oni povas elekti laŭplaĉe. Oni kutimas uzi tiun el la du sufiksoj, kiu donas la plej internacian formon. Oni ekz. normale parolas pri Kristo, kristano kaj kristanismo. La formoj krististo kaj kristismo preskaŭ neniam aperas. Ili estas same logikaj, sed malpli internaciaj. Komparu kun Budho, budhisto kaj budhismo, kie la prefero estas mala, ankaŭ pro internacieco. Apud budhisto oni uzas ankaŭ budhano, same logikan, sed pri budhanismo oni ne parolas. (Iuj uzas anstataŭe Budao, budaisto kaj budaismo.) Anstataŭ esperantisto oni same logike povus diri esperantano. Sed en la praktiko nur esperantisto estas uzata. (Laŭ PIV la vorto esperantano signifas “aprobanto de Esperanto”.)

Figura IST «

IST ankaŭ estas uzebla figure por doni individuecan karakteron al senviva afero: krozi krozisto = “milita krozoŝipo”. Sed pro la konfuzorisko tiaj vortoj estas praktike apenaŭ uzataj. La sufikso UL estas pli ofte uzata en tia figura maniero.

Ne ĉiuj istoj havas IST-sufikson «

Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj k.s. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu IST: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro k.t.p.

Oni do nepre ne diru *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* k.t.p. Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso IST krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas:

  • kirurgio kirurgiisto = kirurgo

  • astronomio astronomiisto = astronomo

  • ekologio ekologiisto = ekologo

  • diplomatio diplomatiisto = diplomato

  • gimnastiko gimnastikisto = gimnasto

  • Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem.FE.32