PMEG 2023

38.2.29. UJ

UJ = “io, kio estas destinita enhavi ion certan”. Komparu kun ING kaj EJ.

UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: “entenilo”, “kreskaĵo” kaj “lando”. Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en la afero.

Enteniloj «

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:

  • salo salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo

  • teo teujo = skatolo por tefolioj

  • cigaro cigarujo = skatoleto por cigaroj

  • abelo abelujo = artefarita loĝejo por abeloj (natura loĝejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaŭ “loko, kie abelbredisto tenas abelujojn”)

  • mono monujo = saketo (aŭ alispeca entenileto) por porti monon

  • cindro cindrujo = vazeto por kolekti cindron, precipe tabakan

  • knedi knedujo = vazo, en kiu oni knedas paston

  • bani banujo = kuvo aŭ simile, en kiu oni banas sin mem aŭ iun alian

  • konservi konservujo = skatolo, vazo, kesto k.s., en kiu oni konservas ion (ekz. manĝaĵon)

  • trinki trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

UJ havas tre ĝeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpaketo, konservoskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = “skatolo el lado”, lignositelo = “sitelo el ligno”, noktovazo = “vazo uzata dumnokte por urini”, tirkesto = “eltirebla kesto”. Sed ladujo devas esti “ujo por lado”, kaj lignujo estas nepre “ujo por ligno”, dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.

Kreskaĵo «

Ĉe nomo de frukto, bero aŭ floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon aŭ arbuston, kiu donas tian frukton, beron aŭ floron:

  • pomo pomujo = pomarbo

  • banano bananujo = bananplanto

  • vinbero vinberujo = vin(ber)arbusto

  • rozo rozujo = rozplanto

Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aŭ florojn, multaj nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.

Lando «

Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas “la lando de tiu popolo”:

  • francoj Francujo = la lando de la francoj

  • ĉinoj Ĉinujo = la lando de la ĉinoj

  • somaloj° Somalujo = la lando de la somaloj

Iafoje oni faras landan aŭ regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

  • patro patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando

  • prefekto prefektujo = regiono administrata de prefekto

  • Esperanto Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND sufiksece, kaj la neoficialan sufikson I. La plej multaj landoj havas tamen sensufiksan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.

Ordinara radiko «

Kiel ordinara radiko UJ ĉiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskaĵojn aŭ landojn:

  • ujo = ia vazo, skatolo aŭ alia entenilo