PMEG 2023

39.2.3. ARĤI/ARKI

Ĉiuj vortoj kun ARĤI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al Ĥ-vortoj).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon “la unua, la ĉefa, la supera, la plej grava”: arĥipelago, arĥitekto, arĥitravo.

Vera prefikso «

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF: episkopo arĥiepiskopo = “ĉefepiskopo”, anĝelo arĥianĝelo = “ĉefanĝelo”, diakono arĥidiakono = “ĉefdiakono”, fripono arĥifriponoRz.84 = “ĉeffripono”. Normale oni uzas ARĤI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “arĥi”, alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen Zamenhof uzis arĥifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO.