PMEG 2023
39.1.4. ANC
Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco, ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, permeanco.
Vera sufikso «
“Fizika grando”. Oni provis en scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari vortojn por fizikaj grandoj: ŝargo → ŝarganco, indukto → induktanco, vario → varianco. Preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas rigardeblaj kiel nekunmetitaj. ANC ĉiuokaze estas pure faka sufikso.