PMEG 2023

39.1.7.

1. “Plantotribo” (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa membro de la tribo: asklepiado asklepiadeoj = “la tribo de asklepiadosimilaj plantoj”. EN respondas al la latina sufikso “-eae”. Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, ED, EN kaj OID.

2. “Koloro”. Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo *rozea* = “rozkolora, roze ruĝa”, neĝo *neĝea* = “neĝkolora, neĝe blanka”, polvo *polvea* = “polvokolora, polvogriza”. Oni uzu kunmetaĵojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozoruĝa, neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn (roze ruĝa, blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso EC povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.

La sufikso E aperas en PIV nur por “plantotribo”. La sencon “koloro” proponis Werner en 1986.