PMEG 2023

39.1.9. EN

“Besta subfamilio”. Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio: lutro lutrenoj = “la subfamilio de lutrosimilaj bestoj”, mustelo mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN respondas al la latina sufikso “-inae”. Ofte povas esti preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn. Komparu kun AC, AL, E, ED kaj OID.