PMEG 2023

39.1.13. IĈ°

IĈ° = “la vira sekso”. Proponita sufikso por indiki, ke homo aŭ besto estas vira: najbaro najbariĉo = “vira najbaro”, kuracisto kuracistiĉo = “vira kuracisto”, bovo boviĉo = “virbovo”, kato katiĉo = “virkato”.

La sufikson IĈ° elpensis sendepende pluraj homoj inspirite de la karesnoma sufikso ĈJ (komparu kun la paro IN kaj NJ). Kredeble la unua propono aperis jam en la jaro 1976. IĈ° estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de tia sufikso, kaj nemalmultaj homoj jam uzas ĝin. Sed la plej multaj ankoraŭ uzas vira aŭ prefiksecan VIR.

Iuj volas uzi IĈ° ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtrala: *patro* (kun neŭtrala interpreto) *patriĉo* = “patro”, *knabo* (kun neŭtrala interpreto) *knabiĉo* = “knabo”, *viro* (kun neŭtrala interpreto) *viriĉo* = “viro”. Tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus vera reformo de la lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Tia sekse neŭtrala uzo ekz. de patro eĉ povas kaŭzi gravajn miskomprenojn. Aliaj anstataŭe provas enkonduki tute novajn sekse neŭtralajn vortojn, ekz. parento por “patro/patrino”.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj, la proponita neduuma sufikso IP°, la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° kaj la sekse neŭtrala unu-nombra pronomo ri°.

Ordinara radiko «

  • iĉo = vira homo, vira besto

  • iĉa = virseksa, tia kiel iĉo, rilata al iĉo k.s.

Fakte IĈ estas uzata pli ofte en la vortoj iĉo kaj iĉa ol ĝi estas uzata kiel sufikso. La vorto iĉo estas sendependa de aĝo, dum la vorto viro ordinare havas la sencon de plenkreska virseksa homo. Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de aĝo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la populariĝo de la vorto iĉo.