PMEG 2023

39.1.19. ISTAN°

Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la “i” mankas): Pakistano, Hindustano, Dagestano, Turkestano.

Vera sufikso «

“Lando”. Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: afgano Afganistano, kirgizo Kirgizistano, uzbeko Uzbekistano. Estas pli bone rigardi tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun “(i)stan”. Plej bone estas tamen uzi UJI en tiaj nomoj (se ekzistas simpla popolnomo): Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj.