Roko kaj Popo

Alfabeta terminaro - AB

AAS

Mallongigo de alartista sonsistemo.

absoluta tonsento = perfect pitch

Malofta kapablo identigi la tonalton de izolita tono. Plej multaj homoj havas nur relativan tonsenton.

afro- = afro-

Prefiksa mallongigo de “Afriko”. Uzebla ekz. en iuj nomoj de muzikspecoj, kiuj kombinas Afrikan muziktradicion kun ia populara muziko. [Afroroko Osibisa, afrodiskoo Akie Deen, afroregeo Sonny Okusun k.t.p.] Vidu bakango, ĉimurengo, hajlajfo, ĵuĵuo, kvelao, makoso, sukuzo.

agogo = agogo

Forĝita duobla aŭ triobla Afrika sonorilo ludata per fera stangeto. Vidu bovsonorilo.

agordaparato = tuning machine

Elektronika aparato por helpi ĉe agordado. Ĝi aŭ donas norman tonon aŭ analizas la ludatan tonon montrante, kiom tiu devias de la ĝusta tonalto.

agordforko = tuning fork

Forksimila ŝtala ilo, kiu frapite donas agordotonon.

agordi = to tune

Ĝustigi instrumenton (aŭ parton de instrumento) tiel, ke ĝiaj tonoj estu je ĝusta tonalto. Vidu agordforko, agordaparato, agordilo.

agordilo = tuning peg, machine etc

Tiu mekanismo de instrumento, kiun oni manipulas por agordi la instrumenton. Kordinstrumento havas ŝraŭbajn aŭ kejlajn agordilojn.

akompana gitaristo = rhythm guitarist

Gitaristo, kiu ĉefe ludas ritman kaj akordan akompanon. Vidu solgitaristo.

akompano = accompaniment

Muziko ludata kiel subteno de kanta aŭ instrumenta melodio. Vidu solo.

akorda agordo = open tuning

Tia agordo de kordinstrumento, ke la liberaj kordoj en si mem formas uzeblan akordon. Vidu glitgitaro.

akordiono = accordion

Portebla klavarinstrumento, kies sono estas produktata per metalaj lamenetoj, kiuj ekvibras pro aero blovata per faldita balgo. Vidu Kaĵuna akordiono, bandoniono, koncertino.

akordo = chord

Kombino de pluraj tonoj ludataj (pli-malpli) samtempe. Vidu melodio, harmonio.

aktiva elektroniko = active electronics

Elektronikaj cirkvitoj kun antaŭamplifilo (en elektra instrumento), kiu ebligas ne nur malfortigi la signalojn (pasiva elektroniko) sed ankaŭ fortigi ilin.

akustika = acoustic

Tia, ke sono estiĝas sen helpo de elektra aparato. Vidu elektra, amplifi, amplifilo, sintezilo.

alartista laŭtparolilo

= sufloro. Vidu alartista sonsistemo.

alartista sonsistemo = monitor system

= AAS. Sonsistemo, kies sono estas direktata al la artistoj sur la podio por ke tiuj povu pli klare aŭdi sin mem. Laŭtparolilojn de AAS oni povas nomi sufloroj. Vidu alpublika sonsistemo.

albumo = album (record, cassette or CD)

Ĝenerala vorto por eldonaĵo de registrita muziko kun pluraj muzikpecoj (aŭ unu longega muzikpeco). Albumo povas esti gramofona disko, kompakta disko, kasedo, DAT-kasedo k.t.p. Disketon kun nur du-tri pecoj oni tamen ne nomu “albumo”.

aldo = alto

1. Tonregistro de instrumento aŭ (virina) voĉo, inter soprano kaj tenoro. [Aldviolono, aldsaksofono, aldokantistino.]

2. Instrumento (precipe aldviolono), voĉo aŭ kantisto kun tia registro. Vidu baritono, baso, soprano.

aldviolono = viola

Violono kun alda registro, ofte nomata simple “aldo”.

alpublika sonsistemo = public address system, PA

= APS. Sonsistemo kun amplifilo, laŭtparoliloj, miksilo kaj aliaj aparatoj, per kiu oni aŭdigas parolanton aŭ artistojn al publiko. Vidu alartista sonsistemo.

altfidelo = high fidelity, hi-fi

Kvalitnormo (nun iom malaktuala) de tekniko por reprodukti registritan sonon kun “alta fidelo al la origina sono”.

amplifi = to amplify

Plifortigi (sonon aŭ simile) per tiucela elektra aparato. Vidu elektra.

amplifilo = amplifier

Aparato por amplifi, necesa por elektraj gitaroj kaj aliaj elektraj instrumentoj.

analoga = analog

Vidu cifereca.

anĉo = reed

Maldika langeto normale el kano, kies vibro kreas la sonon de kelkaj blovinstrumentoj (ekz. saksofono).

antaŭelekto = preset

Antaŭe farita alĝustigo de la diversaj regiloj de elektra aparato. En kelkaj aparatoj oni povas aranĝi plurajn antaŭelektojn aktualigeblajn laŭdezire per manipulo de nur unu regilo, tiel ebligante rapidan ŝanĝon de la aparata funkcio.

apinto = apinti

Konusforma tamburo el Surinamo.

APS = PA

Mallongigo de alpublika sonsistemo.

aranĝi = arrange

Adapti muzikpecon por ia grupo de instrumentoj kaj/aŭ kantistoj.

arĉinstrumento = strings, string instruments

Muzika instrumento ludata per arĉo, ekz. violono, kontrabaso.

arĉinstrumenta sintezilo = string synthesizer

Sintezilo, kiu produktas sonojn similajn al tiuj de ia arĉinstrumento (ekz. violono). Vidu sampli, melotrono.

arĉo = bow

Longa maldika stango, laŭlonge de kiu estas fiksita fasko de ĉevalharoj, kaj kiu estas uzata por ludi arĉinstrumenton. Vidu elektra arĉo.

arta muziko = art music

Malpreciza esprimo por muziko kun altaj artaj ambicioj. Kontrastas al populara muziko kaj folklora muziko. Oni uzas ankaŭ la esprimojn “klasika muziko” kaj “serioza muziko”.

atako = attack

Vidu sonprofilo.

aŭdio = audio

Ĉia tekniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono. [Aŭditekniko, aŭdibendo, aŭdiregistraĵo.] Vidu video.

(Ofte oni povas anstataŭe uzi kunmetojn kun la radiko AŬD: [aŭdbendo, aŭdotekniko]. Sed tiaj esprimoj havas pli ĝeneralan signifon.)

aŭtomata flankŝanĝo = auto-reverse

Funkcio de kelkaj kasedmagnetofonoj. La maŝino aŭtomate ekludas la alian flankon de la kasedbendo, kiam la bendo atingis sian finon.

aŭtomata stopo = auto-stop

Funkcio de kelkaj magnetofonoj, kie la antaŭenvolvanta motoro aŭtomate malŝaltiĝas, kiam la bendo atingis sian finon.

bakango = mbaqanga

Populara muziko en Sud-Afriko, influita de ritmenbluso, roko kaj regeo. Soul Brothers, Steve Kekana, Paul Simon {Graceland}. Vidu afro-, ĉimurengo, hajlajfo, ĵuĵuo, kvelao, makoso, sukuzo.

balado = ballad

Trankvila kaj malrapida peco kun emfazo je (romantika) teksto kaj/aŭ melodio. Vidu kanzono.

balafono = balafon

Speco de okcident-Afrika kaj centr-Afrika marimbo kun resonancaj kalabasoj sub la lamenoj. Vidu vibrafono.

bando = band

Kunludantaro. Pli malformala vorto uzata anstataŭ “orkestro” aŭ “ensemblo” en ĵazo, roko aŭ alia populara muziko. Bando estas almenaŭ iom organizita afero, ofte kun nomo, kontraste al la pli ĝenerala vorto “grupo”.

bandoniono = bandoneon

Speco de granda kvadrata akordiono inventita en la 1840-aj jaroj de la Germano Band. Tre uzata en Argentina tango: Astor Piazzola. Vidu Kaĵuna akordiono, koncertino.

banĝo = banjo

Kvarkorda aŭ kvinkorda instrumento kun longa kolo kaj tambursimila korpo uzata ekz. en frua ĵazo. Vidu ukulela banĝo.

barbireja kantado = barber-shop (singing)

Speco de senakompana, normale (kvar)vira, harmonia kantado, kiu estis jam establita en la tempo de Ŝekspiro en Anglio, kiam oni provizis liuton por ke atendantaj klientoj en la barbirejoj povu sin distri per kantado. Ĝi repopulariĝis en la Usona okcidento (ĉ. 1850), kiam oni serĉis oron. La barbiro provizis gitaron por trankviligi siajn sendisciplinajn klientojn.

baritono = baritone

1. Tonregistro de instrumento aŭ (vira) voĉo, inter tenoro kaj baso. [Baritonsaksofono, baritonkantisto.]

2. Instrumento, voĉo aŭ kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano.

basgitaro = bass guitar

Kvarkorda (malofte kvinkorda aŭ seskorda) gitaro, normale elektra kaj sen resonanca skatolo. Ĝi havas la saman registron kiel kontrabaso. Vidu elektra gitaro.

basisto = bassist, bass player

Muzikisto, kiu ludas basan instrumenton, ekz. basgitaron (basgitaristo) aŭ kontrabason (kontrabasisto). Baskantiston oni tamen ne nomas “basisto”, sed simple “baso”.

baso = bass

1. Tonregistro de instrumento aŭ (vira) voĉo, la plej malalta registro, sub baritono. [Bassaksofono, baskantisto.]

2. Instrumento, voĉo aŭ kantisto kun tia registro. Vidu aldo, soprano, tenoro.

3. La plej malalta parto de la tonspektro kontraste al diskanto kaj mezo. Vidu tembro, ekvalizi.

bastamburo = bass drum, kick drum

Granda tamburo kun basa sono. En drumo ludata per pedalo.

bastamo = surdo

Tamburo simila al tamego, sed ne planka, nek staranta. Oni ludas ĝin pendantan de la ŝultro, per maleo. Ofte uzata en la Brazila karnavala sambo. Aŭdiĝas ekz. en {Dolĉaĵoj de Brazilo (en la albumo “Aaron Brazilumas Esperante”)}.

bastoneto = stick

Vidu tamburbastoneto.

bastubjo = bass tuba

Vidu tubjo.

bata membrano = batter head

Tiu membrano de tamburo, sur kiun oni batas, kontraste al la funda (ĉe drumaj bastamburoj fronta) membrano, kiu nur resonas.

baterio

EVITINDA. drumo.

batilo = beater

Martelsimila parto de pedalo uzata por ludi tamburon. Vidu tamburbastoneto, broso, maleo.

bato

= pulso.

be = flat

Mallongigo de bemola.

bekfluto = recorder

Vidu fluto.

bekvadrato

= naturigilo.

bemolo = flat

Kromsigno, kiu montras malaltigon de tono je duonduto. [D bemola, A bemola.]

bendakompanado = tape backing

Kantado aŭ ludado kun akompano de sonbendo (aŭ simile) anstataŭ muzikistoj. Vidu bendomimado.

bendo, sonbendo = tape

Bendo, sur kiu eblas registri sonon per magnetofono. Ekzistas grandaj rulbendoj, kiujn oni volvas ĉirkaŭ bobenoj, kaj kasedbendoj kiuj estas daŭre entenataj en plastaj ujoj. Vidu albumo, disko, DAT-kasedo.

bendomimado = mime, lip sync

Ŝajnigado de kantado kaj/aŭ ludado, dum la vera sono venas de sonbendo aŭ simile. Vidu bendakompanado.

biaso = bias

Speco de helpsignalo, kaj ties fortonivelo, uzata en registrado sur magnetajn bendojn.

bis = encore

Aproba ekkria vorto uzata por peti al artisto refari pecon. Peco ripetata pro bis-krio estas bisaĵo. Vidu ekstraĵo.

bisaĵo = encore

Vidu bis.

blanka bruo = white noise

Sibla sono aŭdata, kiam ĉiu frekvenco de la aŭdebla tonspektro sonas samtempe kaj samlaŭte. Blanka bruo estas kreebla elektronike, ekz. per sintezilo. Se la relativaj frekvencolaŭtoj estas adaptitaj al la homa aŭdkapablo, oni parolas pri rozkolora bruo.

bleketeo = blekete

Afrika longkorpa alta unumembrana tamburo ludata mane aŭ per kanaj bastonetoj.

blokakordado = block chording

Speco de pianoludado, en kiu la maldekstra mano, anstataŭ ludi basfigurojn, imitas la akordojn de la dekstra mano, kreante pli larĝan kaj pli fortan sonon.

blovinstrumenta sintezilo = wind synthesizer

Sintezilo ludata ne per klavaro, sed per ilo simila al ia blovinstrumento. Vidu gitarsintezilo.

blovinstrumento = wind instrument

Muzika instrumento, kies sonon produktas vibranta aero ordinare ene de tubo, ekz. trumpeto, saksofono, tubjo.

blugraso = bluegrass

Speco de praformo de kontreo. Uzas nur akustikajn instrumentojn, kiel banĝo, violono, mandolino, gitaro kaj dobro. Blue Grass Boys, New Lost City Ramblers.

blusa harmoniko = blues harmonica, blues harp

Diatona harmoniko uzata ĉefe en bluso.

blusa tono = blue note

Iom subtona septo aŭ trito karakteriza por bluso. Ankaŭ aliaj tonoj estas ofte nomataj “blusaj”, se ili estas intence iom subtonaj aŭ supertonaj. Vidu fleksi, subtona, supertona, falsa.

bluso = blues

Speco de muziko kreita ĉirkaŭ 1900 en Usono el kantoj laboraj kaj religiaj, karakterizata de melankolio kaj malĝojo, kaj de la specialaj blusaj tonoj. Bluso estas unu el la bazoj de roko kaj ĵazo. Vidu kampara bluso, klasika bluso, urba bluso, ritmenbluso, blusroko, dekdumezura bluso, blusa harmoniko.

blusroko = blues rock

Speco de roko kun forta blusa influo. Yardbirds, John Mayall’s Bluesbreakers, Canned Heat, ZZ Top. Vidu ritmenbluso.

bongoj, bongotamburoj = bongos

Latin-Amerika perkutinstrumento. Du etaj tamburoj kunmuntitaj. Oni ludas tenante la bongojn inter la genuoj. Vidu kongao, tamo, timbaleo.

bopo = bop, bebop

Speco de ĵazo kreita en la 40-aj jaroj kiel evoluigo de svingo. Charlie Parker, Dizzy Gillespie, Thelonius Monk, Kenny Clarke.

bosanovo = bossa nova

Speco de Brazila muziko kreita fine de la 50-aj jaroj, parenca al sambo, sed pli milda kaj pli malrapida. João Gilberto, Vinicius de Moraes, Antônio Carlos Jobim.

botelkola gitaro = bottleneck guitar

Glitgitaro ludata per botelkolo uzata kiel glitilo. Vidu pedala ŝtalgitaro.

bovsonorilo = cow bell

Perkutinstrumento. Granda angula bovsonorilo sen interna frapilo. Aŭ tenata mane aŭ muntita sur tamburo. Ludata per bastoneto. Grava en Latin-Amerika muziko.

brakstativo = boom stand

Stativo kun alĝustigebla braksimila stango etendiĝanta de la vertikala stango. Uzata ekz. por kantmikrofonoj.

broso = brush

Peniksimila dratbroso uzata por ludi tamburojn mallaŭte kaj sen troa perkuto. Ofte uzata en ĵazo. Vidu tamburbastoneto, maleo, batilo.

brureduktado = noise reduction

Tekniko uzata por malpliigi la siblan bruon de ekz. sonbendoj. La plej konataj specoj de bruredukiloj estas de la marko Dolbio (Dolby)).

brureduktilo

Vidu brureduktado.

bugio = boogie(-woogie)

Speco de piana bluso en 8/8-takto kun ripetfraza promenbaso. La akordostrukturo estas normale dekdumezura bluso. Jimmie Yancey, Fats Domino, Jerry Lee Lewis.

buŝpeco = mouth piece

Tiu parto de blovinstrumento, kiu estas tenata en aŭ ĉe la buŝo. Vidu anĉo.

butono = button

Vidu regilo.