Lambastonoj

La pasintajn kvar semajnojn mi pasigis kun du novaj “amikoj”: miaj lambastonoj.

Ĉiam denove reaperanta doloro en la maldekstra genuo, precipe post multa promenado. Tiel komenciĝis tiu ĉi ne tre amuza aventuro. Post iom da tempo mi ne povis plu ignori la aferon, kaj iris viziti nian karan lokan kuraciston. Li estas tre afabla kaj helpema. Li eĉ provas paroli Angle. Lia Angla vortprovizo konsistas plejparte nur el longaj kaj malfacilaj kuracistaj fakterminoj, sed tamen funkcias relative bone la komunikado. Bonŝance ni komprenas senprobleme Latinecajn vortojn kiel anti-tussive (= “kontraŭ-tusa”) k.s. pro Esperanto. Sed la kontraŭ-inflamaj piloloj, kiujn li donis, helpis nur portempe. Li do plusendis min al loka ortopedo, kiu donis pli-malpli la samajn pilolojn, kiuj ankoraŭ nur funkciis portempe.

Opiniante, ke kredeble temas pri ŝirita menisko aŭ simile (menisko estas gravega peco de kartilago ene de genuo), la ortopedo plusendis min al specialisto ĉe la granda malsanulejo de Samsung (jes, Samsung ne nur produktas elektronikaĵojn, sed ankaŭ havas malsanulejon). Tie oni unue X-fotografis la genuon, kaj poste ekzamenis ĝin per magnetresonanca tomografio (multekosta, komplika kaj longedaŭra ekzamenado, pere de grandega brua maŝino, necesa por vidi damaĝojn al mola histo ene de la korpo). Post iom da tempo la diagnozo estis klara: la menisko estas ŝirita. Helpos nur operacio.

Ni do mendis operacian tempon baldaŭ post nia reveno de la someraj ferioj. Bonŝance la genuo estis relative bone uzebla dum la somero, precipe dum la UK en Japanujo, kie ja necesis promenadi tre multe.

La operacio okazis la trian de Septembro. Mi apenaŭ timis, ĉar ni jam havas tre bonajn spertojn de la tre kompetentaj kaj afablaj kuracistoj kaj flegistoj en Koreujo. Oni operaciis en plena narkozo, kion mi tute aprobas. Oni simple endormiĝas ne rimarkante ion ajn dum la operacio. Tre konvene. Nur iom ĝenas la posta vekiĝo, kiu ĉe mi kutime okazas iom malrapide kaj pene. Sed tio estas eltenebla.

La operacio mem estis relative milda atenco al mia korpo, ĉar por tiaj aferoj oni nuntempe uzas artroskopian ĥirurgion. Artroskopo estas speco de endoskopo, t.e. mallarĝa tubo, per kiu oni povas enrigardi en la korpon, kaj ankaŭ plenumi enajn operaciojn sen grandaj tranĉoj. La ĥirurgo bezonis nur fari kelkajn malgrandajn truojn en mia genuo, kaj tra tiuj truoj li riparis la damaĝojn, kiujn li povis vidi pere de la artroskopaj tubetoj. Tio estas tre bonvena, ĉar genuo estas komplika kaj sentema korpoparto. Dum la operacio, oni tamen trovis iom pli da damaĝo ol estis antaŭvidite. Temis interalie pri ia cisto, kiun la magnetresonanca tomografo ne malkaŝis. Nu, ankaŭ la ciston oni forigis per la artroskopaj iloj. Sed por tio ili devis fari eĉ ses truojn (se mi bone nombris) anstataŭ la promesitaj tri aŭ kvar.

Kompreneble post la operacio mia maldekstra kruro estis bandaĝita kaj senmovigita per granda splinto. Tio estis sufiĉe malkomforta. Tiel mi restis enuante en malsanuleja lito dum kelkaj tagoj, sed poste ili ellasis min – kun miaj novaj amikoj, la du lambastonoj. Mi ja ne rajtis dum la unuaj semajnoj uzi la kruron, sed nur mizere kaj pene saltete treni min tien kaj reen per la lambastonoj. Sekve mi kompreneble restis hejme la tutan tempon, kaj tiel ankoraŭ nun statas, kvankam finfine, post kvar semajnoj, mi nun povas iom post iom komenci uzi la kompatindan maldekstran kruron (kaj samtempe iom ripozigi la dekstran, kiu devis iom tro labori dum kvar semajnoj). Hodiaŭ mi eĉ sukcesis plurfoje malrapide promeni inter mia skribotablo kaj la kuirejo tute sen la lambastonoj. Hu ra! Sed mi estas ankoraŭ tute dependa de Birke, kiu devis multe peni dum la tuta tempo aĉetante, kuirante k.t.p.

Sed la muskoloj de la maldekstra kruro estas tre malfortiĝintaj post plursemajna senlaboreco. Tio donas tre strangan senton de malstabileco kaj senforteco. Kaj krome la kruro mem estas tre rigida pro restanta ŝveliĝo en la genuo. Mi povas fleksi la kruron nur tre malmulte, proksimume je 90 gradoj, sed tie estas definitiva halto. Tial estas nun bezonata multa gimnastiko kaj muskoltrejnado por renormaligi la genuon kaj la tutan kruron.

La kuracistoj precipe rekomendis naĝadon kaj bicikladon (per senmova trejnobiciklo, kompreneble). Bedaŭrinde pri tio estas granda problemo: La plej proksiman naĝejon mi apenaŭ povas atingi entute en mia mizera stato. Estas multe tro da deklivoj kaj ŝtuparoj inter mi kaj ĝi. Kaj ankaŭ la ne tre malproksima gimnastikejo kun bicikloj estas al mi apenaŭ atingebla. La kuracistoj aparte atentigis, ke mi evitu deklivojn. Nu, nia hejmo situas sur monteto. Oni povas iri de la domo en tri diversaj direktoj, sed en ĉiu el tiuj direktoj oni trafas post nur dek aŭ dudek metroj al sufiĉe kruta deklivo. Do, kvankam mi nun povas iom iri eksterdomen, mi tamen restas enfermita kvazaŭ en malliberejo. Ve!

Tiun problemon mi devas baldaŭ iel solvi, ĉar mi nepre bezonas almenaŭ bicikli. Sed kiel do? Mi ankoraŭ tute ne scias. Eble sekvos plia raporto pri la evoluo de tiu ĉi aventuro. Ĝis tiam!

4 pensoj pri “Lambastonoj”

  1. Ho, malkonvena situacio ja. Devas esti iaj taŭgaj mildaj ekzercoj fareblaj hejme sen speciala ekipaĵo. Bonŝancon kaj sukcesan resaniĝon!

  2. Terure, Bertilo! Ŝajne ne eblis lui trejnbiciklon; se jes, vi jam farintus tion. (Ĉe ni oni povas lui ĉion, eĉ malgrandajn buldozojn, ĉe specialaj luigejoj.) Mi certe esperas al vi ian solvon. Nepre necesas rehavi forton en la genuo.

    Ken

  3. Goulo skribis:

    Devas esti iaj taŭgaj mildaj ekzercoj fareblaj hejme sen speciala ekipaĵo.

    Jes. Kelkajn tiajn ekzercojn mi faradas jam dum kvar semajnoj. Sed por vere removebligi la genuon kredeble indegas bicikli.

    Ken skribis:

    Ŝajne ne eblis lui trejnbiciklon; se jes, vi jam farintus tion.

    Mi ne scias certe, ĉar mi ne vere esploris la aferon. Sed hodiaŭ mi ĉiuokaze sukcesis atingi perpiede la proksiman trejnejon. La timiga deklivo finfine montriĝis ne tiom terura – almenaŭ se oni tie helpas sin per lambastonoj. Surloke mi aliĝis por unu monato. Laŭplane mi iros tien dufoje ĉiutage ekde morgaŭ.

  4. Kara Bertilo, antaŭ kelkaj tagoj mi venis ĉi tie legi kaj tiam sciis pri la problemo al via genuo. Mi volas deziri al vi rapidan, tamen prudentan, restariĝon sur la du piedoj sen la helpo de la “novaj amikoj”. Ŝirado de genua menisko okazas ne malofte kaj mi konis liceanojn al kiuj ĉi tio okazis. Por ili la kaŭzo estis “tro da futbalo/piedpilkoludo?”. Tre ĝena afero ja, kaj oni devas rekomenci uzi la genuon tre prudente. Vi scias tion same bone kiel mi. Biciklado redonos al vi la forton en la maldektra kruro kaj vi povos bicikli je taŭga ritmo, la genuo diros al vi…
    Trinki multe da akvo kiu entenas silicon estas laŭdire rekomendita por artikaj problemoj.
    Mireja kore salutas vin kaj Birke-n.
    PS:
    Ĉu oni povas skribi al vi per la adreso videbla en soc.culture.esperanto? La 8-an de oktobro mi sendis al vi retmesaĝon sed ŝajne vi ne ricevis ĝin.

Komentado estas fermita.