Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

K —

La 15a el la literoj de Esperanto;
  1. ĉeflitere simbolas kalion, Kelvinajn gradojn kaj la «duuman» kilo-n (1024-obligon, ekz-e Kbajt; Usone, kontraŭnorme);
  2. etlitere simbolas la «dekuman» obloprefikson (milobligon, ekz-e km); ofta nomo de entjera variablo.

    1996-02-29


kadr*o
  1. En artefarita intelekto, sciano prezentanta nocion aŭ objekton. Kadro konsistas el referenco al supernocio kaj indiko de la ecoj, per kiu la objekto diferencas disde la supernocio (t.e. «priskribo kadre de la supernocio»). Kp klaso, heredado.
  2. Retoj: En komputila reto, datumpeco transmetata en la kanala tavolo; t.e. pakaĵo de la reta tavolo post enkapsuligo. Kp datagramo.
  3. Dinamika ekzemplero.
  4. En HTML ekde la versio 4.0, subfenestro aŭ kroma fenestro por prezenti apartan pecon de hiperteksto. La kadroj ebligas teni certajn informojn sur la ekrano dum aliaj pecoj estas rulumataj aŭ anstataŭigataj. Ekz-e ĉi tiu Leksikono havas kadran version.

Angle: frame
France: cadre, schéma (1); trame
Germane: Frame; Rahmen, Datenübertragunsblock, DÜ-Block
Ruse: фрейм (1); кадр, конверт; рабочая секция; рамка

1998-03-21


kaduk·iĝ·em·a memor·o

Speco de energi-dependa memoro, en kiu la registraĵoj post kelka tempo kadukiĝas kaj sekve necesas periode ilin refreŝigi.

Angle: dynamic memory
France: mémoire dynamique
Germane: dynamische Speicher
Ruse: динамическая память

1996-02-29


kahel*a aranĝ·o

GUI: Maniero aranĝi objektojn (ekz-e fenestrojn) sur la ekrano tiel ke neniu kovru parton de alia.

Angle: tiling

1999-03-31


kaj*

En Paskalo, rezervita vortosimbolo prezentanta kajon.

Angle: and
France: et
Germane: und
Ruse: и

1996-02-29


kaj·aŭ

En la pliopo de la homaj lingvoj (kaj ankaŭ en Esperanto) la konjunkcio estas plursenca:

Tiun duan signifon la matematikistoj rigardas la ĉefa kaj signas ĝin per ; por ĝin (iom pedante) neprigi, oni povas uzi la formon kajaŭ: a KAJAŬ b veras, se veras a, aŭ b, aŭ se veras kaj a, kaj b. Iuj preferas skribi «kaj (aŭ)», aliaj skribas «kaj/aŭ»; sed en la kunmetema Esperanto la unuvorta skribo ŝajnas pli konforma al la spirito de la lingvo (kp similan kunmeton en la vorto anglosakso).

Angle: and/or, inclusive or
Ruse: логическая сумма, включающее ИЛИ

1998-03-07


kajer·komput·il·o

Portebla komputilo, kies dimensioj (kaj komputivo) estas inter tiuj de tekkomputilo kaj poŝkomputilo — do, proksimume kiel kajero aŭ A5-folio; ekz~-e Cassiopeia FIVA (23×20×2 cm, maso 990 g).

Rim. La vorton «kajerkomputilo» proponis Tani Hiroyuki en s.c.e. (2002-04-22, Message-ID: ).

Angle: subnotebook

2002-07-30


kaj·o [Rei87], Bulea multipliko —

Mat.: Bulea operacio, signata en programlingvoj per & (vd komerca «kaj»), and; por tiu lasta anglaĵo la natura esperantigo estus KAJ. Kajo veras SSE veras ĉiuj ĝiaj argumentoj.

Noto. La radiko kaj- havas ankaŭ aliajn sencojn [PIV1]:

kaj*o
  1. Terbenkego … laŭlonge de rivero …
  2. Alta trotuaro konstruita laŭlonge de fervojo.
Kaj·o. Roma virnomo.
Surbaze de tio iuj kritikas la terminon «kajo» (kies eblon tamen aŭtomate garantias la vortokreaj reguloj de Esperanto) kaj preferas la latinidan «konjunkcio»n; vd tie, kial tio estas pli malbona.

Angle: conjunction
Ruse: логическое умножение, конъюнкция

1996-02-29


kalkul*i

«… 3 Trovi kvanton, per aritmetiko, matematikaj tabeloj aŭ maŝinoj, el aliaj donitaj kvantoj: … kalkuli la distancon inter la tero kaj la suno; … 4 Operacii per nombroj, literoj aŭ aliaj matematikaj simboloj, por trovi alian serĉatan nombron aŭ matematikan esprimon» [PIV1].

Kp komputi, nombri.

Angle: calculate, reckon; count
Ruse: вычислять

1996-02-29


kalkul·il·o [KKV, Pfei] —
  1. Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu neprigas intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la kalkulado (ekz-e abako). Kp komputilo.
  2. En GUIredaktilo, programo imitanta laboron kun kalkulilo kiel priskribita supre); ekz-e la programo Calc en Emakso (vd User Guide, la programoj mem: ftp://prep.ai.mit.edu/pub/gnu/calc-2.02c.tar.gz.

Angle: calculator
Ruse: калькулятор

1998-04-10


kalkul·o
  1. Formala sistemo matematika aŭ logika, ekz-e infinitezima, diferenciala, Bulea, propozicia kalkulo, lambdokalkulo, probablokalkulo, predikatkalkulo ktp.
  2. Dedukta sistemo, t.e. maniero difini aron per indiko de bazaj elementoj (la aksiomoj de la kalkulo) kaj de la derivreguloj, kiuj ebligas konstrui (generi) novajn elementojn el la bazaj kajaŭ jam konstruitaj. Derivo en kalkulo X estas nomata tia finia sekvenco da la elementoj, ke ĉiu ĝia ano p estas aksiomo de X aŭ la konkludo de derivregulo apartenanta al X, kaj ĉiuj premisoj de tiu apliko antaŭas p-on en la koncerna derivo. Elemento estas derivebla en X, se en X eblas konstrui derivon finiĝantan per tiu elemento.
La koncepto pri kalkulo estas precizigo de la intuicia nocio pri indukte (rikure) generata aro. Specialaj tipoj de kalkulo estas uzataj por difini algebrajn strukturojn (grupojn, subgrupojn ktp), formalajn lingvojn (genera gramatiko). Tiu koncepto estas same fundamenta, kiel la koncepto pri algoritmo; cetere, la klaso de la aroj difineblaj per kalkulo, koincidas kun la klaso de la komputeblaj aroj.

La koncepto pri dedukta sistemo kapabla generi ajnan komputeblan aron da vortoj estas ŝuldata al Post (1943).

Angle: calculus
France: calcul
Germane: Kalkül
Pole: rachunek
Ruse: исчисление

1996-02-29


kamp·ating·o

Subvariablo, speco de variablo, esprimo indikanta kampon de rikordo. En Paskalo kampatingo havas la formon de rikorda variablo (la bazo) sekvata de punkto (la kampopunkto) sekvata de la nomo de la kampo:

   kampatingo = [variablo "."] nomo.

Tiele, al la variabloj, difinitaj en la rikorda ekzemplo (Rikordoj en Paskalo), oni povas apliki kampatingojn:

   z.re 
   jubileo.monato 
   bildeto.diametro

La lasta kampatingo implicas, ke bildeto.f=cirklo.

Angle: field designator

1996-02-29


kamp·list·o

Rekursia nocio, uzata en Paskalo por difini rikordotipon. Kamplistoj povas ingiĝi tra okazoj rikordaj.

Angle: field list
Ruse: список полей

1996-02-29


kamp*o [KKV] —
  1. Nomhava parto de datumstrukturo aŭ rikordo (vd rikordotipo, kampatingo); datumano.
  2. Zono.
  3. Parto de mesaĝo, grupo de bitoj en memorvorto aŭ maŝina komando traktata aparte.
  4. Mat.: Komuta korpo.

Angle: field
Ruse: поле

1996-02-29


kanal·a tavol·o, kanala nivelo —

Retoj: Parto de la septavola etalona modelo (vd tie).

Angle: data link layer
Ruse: канальный уровень

1996-02-29


(1) kanal*o

Specialcela procesoro plenumanta eneligon inter la ĉefmemoro kaj periferiaĵo.

Angle: (input-output) channel
France: canal
Germane: Kanal, Eingabe-Ausgabe-Kanal
Ruse: канал ввода-вывода

(2) kanal*o (komunikada) —

Aparataro realiganta sendependajn datumtransmetojn de sendilo al ricevilo per fizika lineo (unu lineo povas priservi multajn kanalojn).

Angle: channel (unudirekta), circuit (ambaŭdirekta)
France: canal
Germane: Kanal, Übertragungskanal, Nachrichtenkanal
Ruse: канал связи


kapacit·o [PIV1, KKV] —

Maksimuma amplekso de datumoj trakteblaj per komputa ekipaĵo: la kapacito de memororgano (ĉefmemoro, datumportilo) indikas kiom da signoj (aŭ bajtoj) ĝi povas samtempe enteni; la kapacito de kanalo estas maksimuma nombro de bitoj, kiujn ĝi kapablas transmeti dum tempounuo (vd baŭdo, traigivo); la kapacito de ĉelo estas ĝia longo (la nombro de bitoj).

Angle: capacity; bandwidth
Ruse: ёмкость; пропускная способность

1996-02-29


kap*et·o [RTA84], kapo —
  1. Organo de magnetmeĥanika aranĝaĵo, registranta aŭ leganta aŭ viŝanta datumon sur magneta datumportilo (disko, rubando).
  2. En abstrakta aŭtomato, fikcia organo simbolanta la kurantan pozicion sur iu el ĝiaj memorrubandoj (kp kursoro).

Noto. En verkado, la formo kapeto estas oportuna. Sen plia precizigo kapo aspektas komike (ekz-e, en la ofta «stirado de kapoj»); magnetkapo ne ĉiam estas ĝusta (ĉu la kapetoj de Turinga aŭtomato estas magnetaj?), lega-skriba kapo estas embarase longa. La uzo de -et por neprigi la terminecon laŭas la respondan rusaĵon; evidente, la funkcio de -et en tiu derivaĵo proksimiĝas al tiu de -um.

Angle: read/write head
Ruse: головка чтения-записи

1996-02-29


kap*o

Lib.: La reliefa parto de prestipo, kiu havas la formon de la signobildo.

Angle: face
France: oeil
Germane: Kopf
Pole: oczko
Ruse: головка, рельеф; очко

1996-11-05


kapt*i

Registri surekranigitan bildon (la tutan ekranon aŭ ties areon); ekz-e en Vindozo la klavo PrintScreen (printu ekranon) enpoŝigas la tutan ekranon, kaj tio ebligas elpoŝigi ĝin aliloke ekz-e en grafika redaktilo. La rimedo por fari tion estas bildokaptilo; la rezulto, kaptaĵo.

Angle: capture, snapshot
Ruse: снять (картинку), сделать снимок экрана

1996-11-23


karakteriz·a funkci·o, indika funkcio —

Estu a subaro de baza aro b; tiam karakteriza funkcio de a rilate al b estas tia ka: b→{ 0, 1 }, ke

ka(x) = SE x∈a TIAM 1 ALIE 0 

La nocio «karakteriza funkcio» servas i.a. por difini decideblajn arojn. Kp svaga aro.

Angle: characteristic function
Ruse: характеристическая функция

1996-02-29


karakteriz·a vektor·o

Bulea vektoro (bitĉeno) prezentanta aron el finia universo. Se la universo konsistas el n elementoj e₁, e₂,…,en, tiam ajna aro A prezenteblas per n-bita vektoro kies i-a elemento veras SSE ei∈A. Per karakterizaj vektoroj oni povas realigi paskaleskajn artipojn en Ada, kiel estas farite en ekzempla pakaĵo (Genera programpeco en Ada).

Angle: characteristic vector
Ruse: шкала

1996-02-29


Evi. karaktr·o [SPIV] —

Signo.

Noto. Mankas konvinkaj ekzemploj por pruvi, ke la pli simpla kaj fundamenta signo ne sufiĉas. Iuj pretendas, ke karaktro estas la interna prezento de signo (do, kodono; cetere, tiuj samaj personoj kutime emas uzi «diĝito»n kun signifo nedistingebla disde ilia «karaktro»); por aliaj (ekz-e R. Eichholz) karaktro estas videbla signo. Ni opinias la vorton «karaktro» superflua, malbela kaj malpli produktiva ol signo (kp karaktraro — signaro); tamen iuj fakuloj ĝin preferas.

1996-02-29


Kartezi·a produt·o

Por finia sekvenco da aroj A₁, A₂, …, An ĝia Kartezia [PIV1] produto, simbole

A₁×A₂×…×An 

estas la aro de ĉiuj n-opoj (a₁, a₂, …, an), kies ai∈Ai por ĉiuj 1≤i≤n.

Angle: Cartesian product
France: produit cartésien
Germane: kartesisches Produkt
Ruse: Декартово произведение, прямое произведение

1996-02-29


kart·ing·o

Parto de kartujo en kiun oni instalas cirkvitkarton. Kartingo havas foldojn kaj kontaktaĵojn.

Angle: card slot, socket
France: facette, slot
Ruse: разъём, позиция

1996-02-29


kart*o

Vd trukarto, cirkvitkarto.

Angle: card; board
Ruse: карта; плата

1996-02-29


kartoĉ*o [Jel] —

«4 Cilindra ujeto, entenanta produktaĵon kaj enmetota en la koncernan aparaton: inka kartoĉo por fontoplumo; kartoĉo por fandogardilo» [PIV1].

Noto. La nocio esence proksimas tiun de kasedo; mi prefere uzas «kartoĉo»n kiam temas pri likva aŭ pulvora konsumaĵo — ekz-e pri farbopulvoro por lasera printilo, — kaj «kasedo»n, pri protekta skatoleto de magneta rubando ktp.

Angle: cartridge
France: cartouche
Germane: Kassette
Ruse: картридж, кассета

1996-02-29


kart·uj·o

Kartingaro, parto de ĉasio en kiun oni instalas cirkvitkartojn. Kartujo havas konduktilaron, interkonektantan la kartojn. Kp ĉefkarto.

Angle: card cage
Germane: Kartenchassis

1996-02-29


karusel·o

Disciplino de vicigo laŭ kiu la procezoj ricevas po temponon laŭ antaŭfiksita cikla ordo. Kp prioritata vicigo.

Angle: round robin
Ruse: карусель

1999-12-11


kased·o [SPIV], kaseto [PIV1] —

Ujo destinita por protekti kaj pli facile manipuli enkonstruitan datumportilon aŭ aranĝaĵon, ekz-e kasedo de magneta rubando, de magneta diskolumdisko, de integra cirkvito, de printila inkrubando. Kp kartoĉo.

Noto. «Kaseto» evitindas pro la kalembura misanalizeblo «kas·eto».

Angle: cartridge, cassette
Ruse: кассета, картридж

1996-02-29


kaŝ*ad·o

Principo de modulema programado, laŭ kiu ĉiu modulo disponigas abstraktaĵojn, detalojn de kies realigo oni ne nur rajtas, sed eĉ devas kaŝi kontraŭ la klientoj (kontraŭ la uzantaj moduloj). Tio faciligas vartadon de la programaro, ĉar la manipulado de la kaŝitaj detaloj estas farebla nur per la rimedoj de la enkapsuliganta modulo; kaj krome, tio ebligas pli facilan modifadon de la realigo, kiun oni rajtas fari sendepende je la ceteraj moduloj. Kp enkapsuligo.

Angle: hiding
Ruse: скрытие, упрятывание

1996-02-29


kaŝ·it·a dosier·o

Dosiero kies nomon la rimedoj por ekzameni dosierujojn normale ne aperigas en la listoj de ties anoj; ekz-e, en Unikso, la dosieroj kies nomo komenciĝas per punkto: .emacs, .profile, .login (do, konsistas el nura finaĵo) ktp; en aliaj operaciumoj tian konduton povas regi speciala dosieratributo.

Angle: dot file, hidden file
Ruse: скрытый файл

2003-07-17


kaŝ·memor·o

Relative negranda rapidega memoro (plurfoje pli rapida ol la ĉefmemoro) uzata kiel bufro inter la ĉefmemoro kaj procesoro. En la kaŝmemoron trafas la statistike plej ofte (kaj «dense») uzataj datumoj kaj provizoraj rezultoj de la operacioj. Vd memorhierarkio.

Noto. La angla termino laŭvorte signifas «kaŝejo», «ekspedicia tenejo». La metaforo per si mem ne estas tre elvokiva (kvankam la kaŝmemoro ja estas io kaŝita disde la uzulo), sed espereble helpos la proksimeco de la sonformo.

Angle: cache (storage)
France: antémémoire
Ruse: кэш

1996-02-29


katalog*o

Dosierujo.

Rim. La formo dosierujo estas preferinda, se temas pri hierarkia (arba) aranĝo; tiam katalogo estas indekso de aparta dosierujo (kaj komando eliganta la respondan nomliston); male, en «plataj» dosieradministriloj (kie ĉiuj dosieroj apartenas al unu sama nivelo) oni ofte preferas la vorton «katalogo» ol «dosierujo»n.

Angle: catalog, catalogue
Ruse: каталог, справочник

1996-02-29


kaz·a ordon·o

Vd okazelekta ordono.

2005-07-10


Evi. Kb

KbajtKbit.

1996-09-06


Kbajt

Mallongigo de kilobajto; 1 Kbajt = 1024 bajt. (Vd kilo-.)

Angle: Kbyte
Pole: Kbajt
Ruse: Кбайт

1996-02-29


Kbit

Mallongigo de kilobito; 1 Kbit = 1024 bit. (Vd kilo-.)

Angle: Kbit
Ruse: Кбит

1996-09-06


kern*o [EKV, Jel] —
  1. Mat.: Estu grupoj A kaj B, kaj h: A→B estu homomorfio. La plena fontaĵo de la neŭtra elemento de B estas subgrupo kiun oni nomas la kerno de h kaj signas Ker h.
  2. Komp.: En operaciumo, la plej malalta (la plej interna) nivelo administranta la disponigon de aparataj risurcoj al la ceteraj partoj de la operaciumo kaj al la taskoj rulataj per ĉi tiu. Uzulo atingas la kernon per ŝelo kaj utilaĵoj.

    Simile pri mikroprogramaro.

Angle: kernel (1,2), nucleus (2)
France: noyau
Germane: Kern
Ruse: ядро

1998-08-06


kern·o·vok·o

Rimedo per kiu aplika programoskripto postulas servon de (la kerno de) operaciumo, precipe tiujn disponeblajn nur en privilegia reĝimo.

Angle: system call, supervisor call
France: appel de système d'exploitation
Germane: Systemaufruf
Ruse: обращение к системе, функция ОС

1998-08-01


kiberkosm·o

Metaforo uzata por priskribi la ciferecan universon formatan de komputilaj retoj (kaj precipe de la Interreto), «Retlando». Iam en la Reto aperis «Deklaro pri la sendependo de Kiberkosmo».

Noto. De fikcia termino inventita de William Gibson en lia romano «Neuromancer».

Angle: cyberspace
France: cyber(e)space, Cybérie
Ruse: киберпространство

1996-02-29


kibernetik·o [SPIV] —

«cibernetik·o Teĥnike: Scienco pri la regado kaj interkomunikado ĉe la aŭtomataj organismoj, memregantaj meĥanismoj kaj relajsodirektiloj unuflanke, ĉe la estuloj kaj homkomunumoj aliflanke» [PIV1]. Vd komputoscienco, operaciesploro.

Noto. Malgraŭ la granda aŭtoritato de PIV1, konsiderinda pliopo de esperantistoj preferas kibernetikon ol cibernetikon; tiu prefero havas eĉ teorian pravigon [Rei87]:

la termino apartenas al aro de vortoj kiuj neniam estis en la Latina lingvo, sed kiujn oni en la moderna tempo prenis rekte el la greka lingvo. Tiajn vortojn mi volas nomi PGR-vortoj (pure grekaj vortoj). En PIV1 troviĝas la jenaj PGR-vortoj: kerato, kino, kinematiko, kinematografo, kinestezo, kineta, kinezo. La formo cibernetiko do estas escepto de la regulo ke PGR-vortoj ne ŝanĝas k al c.
Fake la termino «kibernetiko» jam delonge eksmodiĝis kaj nun estas bezonata precipe por traduki nomojn de institucioj (ekz-e TAKIS), en fantasto (kiberkosmo) ktp.

Angle: cybernetics
Ruse: кибернетика

1996-02-29


kilo- [PIV1] —

Malgraŭ la normoj, en komputado tiu obloprefikso kutime signifas 1024 (t.e. 210): kilobajto, kilobito (mallonge: Kbajt, Kbit). Por apartigi la «duuman» prefikson oni plej ofte skribas ĉefliteran K; alia eblo estas «Kibajt», «Kibit».

1996-09-06


kilo·bajt·o, kibibajto —

Mezurunuo de memorkapacito, 1024 bajtoj (Kbajt, Kibajt).

Angle: kilobyte
France: kilo-octet
Ruse: килобайт

1996-02-29


kilo·bit·o

Mezurunuo de memorkapacito, 1024 bitoj; mallonge «Kbit» (Kibit).

Rim. Se temas pri datumtransmeto, ofte estas subkomprenata «dekuma milo»: 1 kbit/s = 1000 bit/s.

Angle: kilobit
Ruse: килобит

1996-02-29


kirilic·o

La ĉefa Slavona alfabeto, tradicie (kaj eble, malĝuste) atribuata al s-ta Cirilo (Konstanteno la Filozofo, m. 869-02-14 en Romo). Kp glagolico.

Detaloj

El kirilico devenas la naciaj skriboj (literoj Cirilaj) de la ortodoksaj slavoj (ĝis 1860, ankaŭ de la rumanoj) kaj de kelkaj neslavaj popoloj de eks-Sovetio.

Kirilico plu estas uzata en la tekstoj de ortodoksa kulto, historiaj kaj filologiaj; la nuna formo de la literoj estas ŝuldata al la reformo de Petro la Granda (1708), kiu enkondukis t.n. «civilan tiparon» (ruse «гражданский шрифт, гражданка»), proksimigitan al la klasika fasono.

Angle: kirillitsa, Cyrillic writing
Germane: Kyrilliza, kyrillische Schrift
Pole: cyrylica
Ruse: кириллица

1996-04-06


klak*i [Pfei] —

Premi (klavon, butonon de muso) kaj relasi (ekz-e por elekti).

Noto. «Klaki» estas netransitiva; la transitiva formo estas «alklaki». Oni povas «alklaki piktogramon» (klaki sur la piktogramo).

Angle: click
France: cliquer
Ruse: ткнуть

1996-02-29


klasik*a famili·o

Tipara familio en kiu ĉiuj tiparaj fasonoj estas derivitaj el unu klasika fasono baza. Kvankam la kursivo en klasika familio tradicie havas iom apartan desegnon, tamen ankaŭ ĝi kutime estas harmoniigita kun la ceteraj fasonoj. Oni distingas diversajn specojn de la klasikaj familioj (vd sub tipara stilo).

Angle: roman
Germane: Antiqua
Ruse: антиква

1996-02-29


klasik*a fason·o, romana tipo [PIV1] —

Lib.: Tipara fasono en kiu la signobildoj estas rektaj, kontrastaj kaj havas serifojn; do tia, kian havas ĉi tiuj vortoj. Kp senserifa, kursivo; rekta fasono.

Noto. En paleografio kaj en la germana, rusa, ĉeĥa, pola kaj pluraj aliaj lingvoj klasika fasono estas nomata «antikva», ĉar en la unuaj jarcentoj post la invento de la presarto ĝi estis uzata por originallingvaj eldonoj de la greka-latinaj antikvaĵoj, kontraste al la tiamaj «literoj modernaj» (tiuj estis la Mezepokaj stiloj, ekz-e la «gotika» frakturo). Fakte klasika fasono ne estas Romia: ĝiaj ĉefliteroj havas la formon de la literoj el la antikvaj monumentaj ŝtonsurskriboj, kaj la etliteroj sekvas la Karolidan minusklan skribon; ĝi ne estas romanika (angle Romanesque architecture, style); kromajn konsiderojn vd sub Rom(an)a fasono. En la PIV1-a listo da «tipoj» aperas kaj «antikva», kaj «romana», tamen sub «antikva» mankas koncerna difino. La formon «antikva» ni malpreferis pro eventuala konfuzo kun la angla old black (kiu estas ĝuste la malo, vd gotika) aŭ old face, antiqua face (kiuj estas tre specialaj okazoj, vd tipara stilo). La adjektivo klasika feliĉe kombinas la ideon pri «normala formo» kun tiu pri la greka-latina antikveco.

Angle: roman type
Germane: Antiqua
Itale: caratteri romani, tondo
Ruse: антиква

1996-02-29


klas*o

En objektema programlingvo, esprimilo servanta por difini kaj generi (krei, vd konstruilo) objektojn. La nocio «klaso» proksimas al abstrakta datumtipo, tamen klaso krome implicas hierarkion, heredadon; ĝuste tiu lasta, ebliganta aranĝon de la objektoj en disajn klasojn, subklasojn, subsubklasojn ktp (t.e. klasadon) motivas la terminon «klaso» kaj sekve «objekto» (elemento de klaso). Klaso estas realigata per speco de rikordo kaj aro da proceduroj («metodoj»). Unue klasoj aperis en SIMULA, poste ilin adoptis SMALLTALK, C++, Ĝavo.

Angle: class
Ruse: класс

1996-02-29


klav*ar·o

«La vico de la klavoj de aparato aŭ instrumento: klavaro de orgeno» [PIV1]; eniga organo de komputilo, esence simila al tajpila klavaro. Premante klavon, la uzulo enkomputiligas la koncernan signon, por datumregistrado aŭ komputilstirado. Klavaro ofte estas konektita al ekrano, sur kiu estas montrata la eĥo de la enigataj datumoj.

Detaloj

Angle: keyboard
France: clavier
Germane: Tastatur, Tastenfeld
Ruse: клавиатура

1998-09-06


klav·komand·o, tuja klavaĵo, tujaĵo, kurtaĵo, fulmoklavo [Ĉapelilo] —

En dialogo, komando ekigata per klavkombino (ekz-e Alt+litero), sen viziti menuojn. Klavkomando oportunas por uzulo akirinta la necesajn rutinojn en dialogo kun la koncerna sistemo, kiam la menuaj komandoj komencas tedi onin.

Angle: hot key
Ruse: акселератор, горячая клавиша

1998-08-02


klav*o

Laŭ PIV1,

  1. Plateto, horizontale tenata per risorto, kiun oni premas, por funkciigi muzikan instrumenton … ekfrapi unu klavon[Z] …
  2. Tabuleto aŭ butono, analoge uzata, por funkciigi aparaton: morsa, elektrona klavo
Vd bremso, funkcia klavo, klavaro, makroklavo, prembutono, sagoklavo, senpaŝa klavo.

Angle: key
France: clé, touche
Germane: Drucktaste
Ruse: клавиша

1996-02-29


klem·o

Speco de borno; laŭ PIV1,

☇ Fiksilo, kiu per makzelpremo aŭ ŝraŭbturno kunkonektas konduktilon al aparato aŭ parto de aparato.

Angle: terminal
Ruse: зажим, клемма

1996-02-29


klient·a-serv·il·a arkitektur·o

Komputa sistemo en kiu administrado de datumoj estas apartigita disde la programoj uzantaj ilin. Ekz-e servilo povas esti centra datumbazo, rezidanta en komputilego, kaj kliento, uzula programo, kiu laŭbezone faras informmendojn al la servilo.

Angle: client-server architecture
Ruse: архитектура клиент-сервер

1996-10-12


klient*o [Jel] —
  1. Komputilo aŭ procezo, mendanta servon de alia komputilo aŭ procezo (de servilo).
  2. Programaro ebliganta tian priservon.

Angle: client
Ruse: клиент

1996-02-29


klik·problem·o

Estas donitaj sendirekta grafeo kaj entjero n>1; ĉu en la grafeo estas n verticoj tiaj, ke ĉiuj du inter ili estas najbaraj? (Tia subgrafeo nomiĝas «n-kliko».) La problemo estas NP-kompleta kaj koncernas la kolornombron de la grafeo.

Noto. Kp «klik·o2 Ekskluzivema partieto da malicaj personoj, kunligitaj por subfosado kaj kalumniado» [PIV1].

Angle: clique problem

1996-02-29


klinĉ·o [Kra83], interatendo [Pfei] —

Situacio kiam risurco bezonata por unu procezo estas okupita de alia procezo, atendanta la unuan (vd kunrulo). Se neniu el la procezoj cedas la risurco(j)n, la komputado ne povas pluiri. Klinĉo estas speco de eraro en paralela programado. Ekzistas metodoj por eviti klinĉon aŭ garantii maleston de klinĉo.

Noto. «Klinĉo» estas sporta termino: ĉirkaŭpreno en bokso aŭ lukto.

Angle: deadlock, deadly embrace
France: étreinte fatale
Germane: gegenseitige Blockierung, Totalblockierung, Systemblockade, Verklemmung
Ruse: тупик, взаимная блокировка, клинч

1996-02-29


klon·o [PIV1] —

Ekzakta kopio de aparataroprogramaro, realigita laŭ dokumentaro aŭ per retroprojektado. Kutime implicas malpli grandan prezon.

Angle: clone

1997-12-01


kluz*o

Retoj: Interfaco destinita por konekti du komputilajn retojn. Kontraste al ponto, kluzo estas «videbla» al la retanoj. Diversaj diferencoj povas neprigi aplikon de kluzo, ekz-e malsama adresado en la retoj; malsamaj pagmanieroj; la neceso adapti la retajn protokolojn je transporta, seanca, prezenta aŭ aplika nivelo.

Ofte kluzo servas por konekti lokan reton al komputilego. Tia kluzo estas realigata en formo de adaptilo, havanta krome la funkciojn de normala interfaca cirkvitkarto. Tian karton oni instalas en personan komputilonlaborstacion plenumantan la rolon de komunika servilo.

En Internet oni ofte uzas la respondan anglan vorton kiam temas pri Interreta enkursigilo.

Angle: gateway, protocol converter
France: passerelle
Hispane: pasarela
Ruse: шлюз

1996-02-29


Knuth (legu «Knut», angle Donald Ervin Knuth) —

Profesoro de la Stanforda Universitato, Usono, naskita 1938, aŭtoro de Teĥo, inventinto de atributaj gramatikoj, unu el la iniciatintoj de komplikteorio.

Lia hejmpaĝo: http://www-cs-faculty.stanford.edu/~knuth/.

1996-02-29


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion