Ekzemploj de la dl-elemento en HTML5, kaj de dialogo (sen dl)

kalkulilo
Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu neprigas intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la kalkulado.
abako
Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj.
komputilo
Aŭtomata rimedo por prilabori datumojn per operacioj indikataj per programo.

ANNA (oscede): Morgaŭ estos alia tago de laboro. Ni iru dormi.

CEZARO (pente): pardonu min. Mi estas tro sovaĝa, sed vi estas mia. (Li kaptas ŝiajn manojn, kaj kisas ilin. Poste, li longe rigardas ilin, kaj rimarkas la mankon de la ringo.) Kion vi faris kun la ringo? Ĉu vi ĝin detiris por ricevi ĉi tie viron?..

ANNA: (furioze): Bruto!