Listo de ĉiuj kantotradukoj

Ĉu loko por infan’?

Origina titolo: Var kommer barnen in?

Muziko de Lorne de Wolfe.

Origina teksto: Lorne de Wolfe kaj Dick Hansson.

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed ĉiu vorto estas ver’
Nun aŭskultu min

Malriĉa mondo kaj turmenta pad’
Sen la naiva sono de infanludad’
Tiam la malbono venkos nin
Kaj amo mem estingos sin
Ĉu loko por infan’?

Ĝi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’
Ĉielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri eterna flu’
Sed homa vivo daŭras en la kontinu’
Tra la tempo kiel amoĉen’
Ne rompiĝu la faden’
Ĉu loko por infan’?

Ĝi portas fajron,
la saman kiel vi kaj mi, en nia fora jun’
Sub sama sun’ -
Ĉielo hela
En miaj pensoj estas mi sub Leningrada sun’

Mi ne parolos pri milit’ kaj pac’
Nek mencios la bezonon de kurac’
Mi ne parolos pri vundita ter’
Sed ĉiu vorto estas ver’
Ĉu loko por infan’?